Christian August Vulpius

germana verkisto

Christian August VULPIUS (naskiĝinta la 23-an de januaro 1762 en Vajmaro, mortinta samloke la 25-an de junio 1827 estis germana verkisto.

Christian August Vulpius
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1762 (1762-01-23)
en Vajmaro
Morto 25-an de junio 1827 (1827-06-25) (65-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Historia tombejo en Weimar
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-NurenbergoVilhelmo-Ernesto-gimnazio
Familio
Patro Johann Friedrich Vulpius
Frat(in)o Christiane von Goethe
Okupo
Okupo bibliotekistoverkisto
vdr

Vivo redakti

 
Vulpius, bofrato de Goeto

Vulpius lernantis ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio en Vajmaro kaj studis en Jena kaj Erlangen. Poste li vivis diversloke. Por povi nutri sin li baldaŭ devigitis verkadi. Goeto, kies amrilato kun ties fratino Christiane Vulpius tie komenciĝis en 1788, longan tempon vane klopodis peri al Christian August bonan postenon.

Li fariĝis en 1797 registristo, en 1806 bibliotekisto en Vajmaro. Tie li verkis la romanon «Rinaldo Rinaldini» (Leipzig 1798, 3 vol.), kiu estis tradukita en multajn lingvojn kaj iĝis modelo por nenombreblaj rabistaj romanoj, ekz. pri Antonia della Roccini de Johann Ernst Daniel Bornschein. Ĝi estis pligrandigita fare de Doeger je 4-a volumo titolita: «Nikanor, der Alte von Fronteja» (1858). Krome Vulpius verkis diversajn komikajn kaj mezepokajn romanojn kaj kelkajn negravajn dramojn respektive operajn tekstojn. Vulpius estis entombigita en la Historia tombejo vajmara.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 278, kio legeblas tie ĉi.

Eksteraj ligiloj redakti