Oppel-ĝardeno

Oppel-ĝardeno (germane Oppelscher Garten) kun la Oppel-pavilono en Vajmaro, Germanujo, estas kaj kultura kaj ĝardena monumento en la senco de la turingia leĝaro pri monumentprotektado.[1]

Oppel-ĝardeno
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 58′ 41″ N, 11° 19′ 51″ O (mapo)50.97803411.330766Koordinatoj: 50° 58′ 41″ N, 11° 19′ 51″ O (mapo)

Oppel-ĝardeno (Turingio)
Oppel-ĝardeno (Turingio)
DEC
Oppel-ĝardeno
Oppel-ĝardeno
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Oppel-ĝardeno
Vikimedia Komunejo:  Oppelscher Garten [+]
vdr
Oppel-ĝardeno, muro ĉe Seifengasse-strato
La orienta parto infanludeja

Situo kaj historio redakti

 
La pavilono de ĉ. 1730
 
La okcidenta restoracia parto

Tiu ĉi ĝardeno troviĝas inter la stratoj Puschkinstraße kaj Seifengasse, proksime de la Goeta loĝdomo, nomite laŭ la saksia-vajmara financulo Johann Siegmund von Oppel (1730–1798), iama posedanto kaj (verŝajne) aranĝanto de la ĝardeno. Ĝia longeco estas de ch. 100 metroj en direkto eosta-uesta; estante de larĝeco de ĉ. 50 metroj ueste ĝi ne pli ol ĉ. 15 metrojn havas eoste. La konstrujaro de la pavilono ĉe la okcidenta rando, barokaĵo kun kupoltegmanto kaj rokoko-elementoj nenie dokumentatas (kvankam temas pri unu el la plej gravaj ekzemploj de baroka ĝardenarĥitekturo en Vajmaro). Danke al komparoj konstrustilaj oni venis al estiĝo en la mezaj 1730-aj jaroj: tio signifas ke Oppel mem ne povis esti ĝia konstrupatrono. La horizontala projekciaĵo de la pavilono similas al greka kruco kun kvar rondarkpordoj kaj po unu intera fenestro. Interesas la profilo de la defluila kornico, la ordigo pilastra kaj la ornamaĵoj ĉevande. La prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a estadis enpavilone kun al edzino Luizo en 1806, antaŭ la Batalo de Jena–Auerstedt.[2]

La lasta uzanto de pavilono kaj ĝardeno estis je la komenco de la 20-a jarcento la kortega juvelisto Theodor Müller.[3] Je la fino de la 1960-aj jaroj la areo ceditis per utiligkonstrakto al la GDR-ministerio pri popoledukado kiu permesis uzon de la ĝardeno kiel liberaera ludejo por infanĝardeno. Je la fino de la 1970-aj jaroj la pavilono ne plu havis funkcion kaj la baroka ensemblo fakte ne plu rimarkeblis: la pavilolo estis kadukega kaj sur la ĝardenoj estis garaĝoj, necesejo kaj maŝindeponejo.

Nur en 1989 ekis la restaŭrado. La Semajnfina brigado Goldschmidt kaj iniciativo prenita de kelkaj najbaroj komencis savi la pavilonon gvidate de arĥitekto Klaus-Peter Kiefer. Du jarojn poste rebrilis ĝia kupolo en kiu malkovritis fresko kiun oni senhezite ankaŭ restaŭris.[4]

Nuntempa uzo redakti

Post 2012 estis juĝafero jure submetita al tribunalo rilate la korektan uzon. Ĉar el kafejo kun 40 sidlokoj de 2008 iĝis en 2011 sub novaj luprenantoj granda kaj brua ĝardenrestoracio kun bierĝardeno por 120 gastoj kun festtendaro, necesejo kaj picbakejo en vintra ĝardeno. Najbaroj kiel ankaŭ municipaj kontrolistoj postulis plimalgrandigon por certigi la daŭran karakteron monumentan.

En la eosta parto de la ĝardeno estas infanludejo por anoj de la vartejo Am Goethepark. De tempo al tempo okazas surloke ankau kulturaj eventoj.

Notoj redakti

  1. "Denkmalliste der kreisfreien Stadt Weimar"Arkivigite je 2014-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Haage, Rolf: Weimar. Ein Führer durch die Klassiker-Stadt, Sutton Verlag, Erfurt 2011, p. 110
  3. Pri la firmao ĉe weimar-orden.de
  4. Streit um Denkmalschutz und Lärm im Oppelschen Garten.[rompita ligilo] Thüringer Allgemeine, Weimar, 10.7.2013

Eksteraj ligiloj redakti