Hasenwäldchen
Je Vajmaro, Germanujo, ekzistas arbareto respektive parka ripozumadareo inter la stratoj Windmühlenstraße kaj Zöllnerstraße respektive Richard-Wagner-Straße. Ĝin oni nomas Hasenwäldchen aŭ Hases Ruh. Apuda loĝblokaro kun privata alirstrato (Zöllnerstraße 19–25) nomiĝas pro tio Am Hasenwäldchen.
Tamen facile erarigas onin la nomo, ĉar germane Hase signifas beston. Sed la afero neniel rilatas al leporoj sed nur al la meritplena ĉefurbestro Karl Georg Hase (deĵorado inter 1838 kaj 1850).
En 1879 oni plantis kverkojn kaj fagojn, aranĝis gruze surŝutitajn padetojn kaj starigis benkojn. Bedaŭrinde baldaŭ la tuto kadukiĝis kaj en 1906 necesis sekve profundaj restaŭradoj.[1] Komence la vizitantoj ĝuis de tiu ĉi belvidon; ĝi ĉesis memkompreneble pro la intertempa plenigo per novaj konstruaĵoj. Unusola spuro aludanta al iama belvedero estas nomo de infanludejo Spielplatz am Schönblick kaj stratonomo Am Schönblick kaj setla areo Siedlung Schönblick (schöner Blick = bela vido). Ne malproksime troviĝas la vilao de goviestro Fritz Sauckel kaj Nietzsche-arkivo.
Centre de Hasenwäldchen estis aviadilataka ŝirmejo uzita dum la Dua mondmilito; pri tio informis la verkisto Fritz Kühnlenz en taglibro sia estinte mem protektoserĉanto.[2]
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ Art. "Hases Ruh", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 189
- ↑ Christian Handwerck: "Weimar im Bombenkrieg. Tagebuch der Zerstörung" - ĉe: Der Spiegel, 9.2.2010