Kirschberg (Vajmaro)

Kirschberg en Vajmaro, Germanujo estas nuntempe urba kvartalero. Temas pri iama vitejo kiel ĉe la Goeta ĝardendomo kaj ties krutaĵo[1] ĝis Pogwisch-domo. Ambaŭ vitejo troviĝis - maloftaĵo! - ĉe okcidentaj deklivoj.

Sudo de Kirschberg: kulturokazigejo ĉe eksa tramremizo kaj elektrejo; fone videblas liberaera scenejo
Stratŝildo

Historio redakti

La nomo Kirschberg devenas de konduto de soldatoj dum la Tridekjara milito eltirantaj la vinberarbedojn por havi hejtmaterialon. La vitojn poste anstataŭigis la homoj per ĉerizujoj. De tio venis la stratonomo Am Kirschberg kaj la tiam iam troviĝinta malsanulejo Kirschbergklinik (nun policejo).[2] Ĉirkaŭ la jaro 1805-a la zono nomiĝis Hospitalberg.[3] Sub ĝi fluas la rivero Ilm. Ilm limiĝis ĉe Kirschberg (hodiaŭ normale domflankita loĝadstrato) de la ponto Friedensbrücke respektive la strato Friedensstraße sobe kaj de ŝtalponto kun du nomoj (HundewiesenbrückeKirschbergbrücke) kondukanta al hundodresejo kaj al la arbaro de ĉe Pafejo de Vajmaro.[4] Norde limas Eduard-Rosenthal-strato. Eoste iam estis arbaro nomita die Hardt. Intertempe ĝi kvazaŭ komplete plena de domoj kaj stratoj estas. En 1817 donacis grandduko Karlo Aŭgusto al sia amatino Karoline Jagemann ĉe Kirschberg ĝardendomon kun grundo de 40.000 kvadratmetroj supre de Ilm-parko.[5][6] La ĝardendomo estas tie, kie nun staras la vilao de Georg Haar.

La tie situanta muelejo Vereinsmühle staras sub la listo de monumentprotektotaĵoj same kiel Friedensbrücke kaj la fabrikestra Drohsin-vilao. Ne forgesendas la eĉ pli malsupre situanta historia tramremizokomplekso. En apud la remizo situanta kaj ĝis 1996 funkciinta elektrejo troviĝas Lichthaus-kinejo specialigita je kvalitaj filmoj.[7] Ekde 2000/01 la iama maŝina kaj kaldronega halo estas flanka surscenigejo por la Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro je Vajmaro kaj ekde 2013/14 koncertejo kaj podidisputadejo.[8]

Kirschbergquartier ĉe Malnova buĉejo redakti

Ekde 2020 estiĝas ĉe la Malnova brutbuĉejo vajmara la t.n. Kirschberg-kvartalo. Kun ĉiaj ĉ. 500 loĝejoj temas pri unu el la plej ambiciaj urboevoluadprojektoj en Meza Germanujo.[9] Funkciis la brutbuĉejo inter 1887 kaj 1993 antaŭ alilokigo en la metiarzono de Nohra (kie intertempe la buĉadoj ankaŭ malekis.[10]). La administradejo fortimpresa starigitis en 1886/87 laŭ malnovrenesanca stilo.[11] Transpreno fare de la urbo Vajmaro fariĝis ekde 1900. En 1951 iĝis ŝanĝo de popolproprieta entrepreno post senproprietigo de Thüringer Fleischwarenfabrik KG Ernst und Karl Daniel Weimar en 1948 fare de la komunistoj.[12] Ĝis nun imponas la grandega fridigejo.

Kirschberg-kliniko redakti

 
Nuna policejo - iama malsanulejo ĉe la piedo de Kirschberg

La en 1832 starigita malsanulejo ĉe Kirschberg servis ĝis la instalo de kuracstacio ĉe Koncentrejo Buchenwald por la flego de koncentrejgvardistojn sed ankaŭ de internigitoj: tio implikis ke la klinikanoj jes ja konfrontiĝis al kruelaĵoj koncentrejaj. Inter 1934 kaj 1943 faritis surloke minimume 700 mallibervolaj steriligoj eĉ de eksterkoncentrejanoj.[13] La kliniko funkciis ĝis la 1990-aj jaroj. Poste okaze de alikonstruo por policejo malkonstruitis multaj malnovaj kontrukompleksoj.

50.98752511.337519

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Fakte, la nuna turisma magneto ĝardendoma estis vinberĝardena domo konstruite ĉ. en 1600.
  2. Hannelore Henze: Streifzüge durch das alte Weimar, Weimar 2004, p. 32. ISBN 978-3-86160-156-2, p. 22.
  3. [1]
  4. Henze 2004, p. 22.
  5. Selbstinszenierungen im klassischen Weimar: Caroline Jagemann, eldonis Ruth B. Emde kaj Achim von Heygendorff, vol. 1, Wallstein Verlag, Göttingen 2004, p. 425, ISBN 978-3892447436
  6. Henze 2004, p. 17.
  7. Ĉi-prie ĉe Weimar-Lese
  8. https://www.nationaltheater-weimar.de/de/ueber-uns/spielorte/e-werk.php
  9. https://www.immobilien-aktuell-magazin.de/topics/weimar-500-neue-wohnungen-im-kirschberg-quartier/
  10. https://lebensmittelpraxis.de/industrie-aktuell/23580-toennies-schliesst-schlachthof-bei-weimar-2019-01-14-09-38-49.html
  11. Kultur­denkmale in Thüringen, Band 4.2, Weimar, ISBN 978-3-937940-54-0, p. 805-806; komparotaj bildoj nuna kaj malnuna ĉe Zeitsprung
  12. Thüringer Wirtschaftsarchiv für Nord- und Mittelthüringen e.V.
  13. https://www.weimar-im-ns.de/ort22.php