Henriette Karoline Friedericke JAGEMANN (naskiĝinta la 25-an de januaro 1777 en Vajmaro, mortinta la 10-an de julio 1848 en Dresdeno) estis germana aktorino.

Karoline Jagemann
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1777 (1777-01-25)
en Vajmaro
Morto 10-an de julio 1848 (1848-07-10) (71-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo tombejo Trinitatis en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach
Familio
Patro Christian Joseph Jagemann
Frat(in)o Ferdinand Jagemann
Infano Karl von Heygendorff
Okupo
Okupo aktorokantisto • operkantisto • teatra aktoro
vdr

Vivo redakti

La filino de la bibliotekisto kaj teologo Christian Joseph Jagemann kaj fratino de la pentristo Ferdinand Jagemann trejniĝis en Dresdeno kaj Mannheim ĉe August Wilhelm Iffland kaj Josefa Beck por sceneja laborado. Inter 1792 kaj 1796 ŝi apartenis al la tiea aktoraro ĉeteatra, ekde 1797 al la trupo vajmara, kaj evoluis surloke kaj dum vojaĝoj artistaj je unu el la plej elstaraj tragikaj aktorinoj kaj kantistinoj siatempe. Grandduko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach), ŝia amanto ekde 1801, donacis al ŝi la kavalirbienon Artern-Heygendorf kaj nomumis ŝin en la 27.1.1809 grafino von Heygendorff.

Baldaŭ ŝi pli kaj pli influadis gravulojn en Vajmaro, ĉefe teatre kaj eĉ Johann Wolfgang von Goethe devis kapitulaci antaŭ ŝi teatrestrece en 1817. Post la morto grandduka ŝi retriĝis de sursceneje vivonte alterne en Mannheim, Berlino kaj Dresdeno. Filo ŝia kuna kun la grandduko estis la saksia generalmajoro Karl Wolfgang von Heygendorff.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 143 (tie ĉi interrete)