Merketal en Vajmaro, Germanujo estas valeto sude de la federacia ŝoseo B 85 kondukanta al Weimar-Gelmeroda en la zono de la argila tavoloj de la supra konkokalko. La tie komenciĝanta incizo, kiu transiras eoste la Ilmvalo-perturbaĵo, estas vualita de leŭsa argilo. Temas pri longa erozia-valo.

Merketal
Geografia regiono
Protektita pejzaĝero "Schanzengraben-Merketal", en la sudo de Vajmaro
Protektita pejzaĝero "Schanzengraben-Merketal", en la sudo de Vajmaro
Protektita pejzaĝero "Schanzengraben-Merketal", en la sudo de Vajmaro
valo [+]

LandoGermanio
- koordinatoj50° 57′ 54″ N, 11° 19′ 51″ O (mapo)50.96491944444411.330788888889Koordinatoj: 50° 57′ 54″ N, 11° 19′ 51″ O (mapo)


Merketal (Turingio)
Merketal (Turingio)
DEC
Merketal
Merketal
Lokigo de Turingio en Germanio

Map
Merketal
Vikimedia Komunejo:  Merketal [+]
vdr

Historio redakti

La valo unuafoje menciitis en 1594 sub la nomo "Im mergenthale", kiu eble referencas al la Dipatrino.[1] Ne temas pri rivero aŭ rojo kiu estis nomdonanta. En la valo Märgedaal estis venerota Mario-bildo kio eble estis en konekso kun la Monaĥinejo Oberweimar kaj/aŭ kun la Mario-kirko en la najbara vilaĝo (kaj hodiaŭa vajmara urbokvartalo) Ehringsdorf.[2] Por la malsupra parto de Merketal-valo ankaŭ konatas la nomo Schanzengraben kiu devenas el la remparoj de la iama burgo kaj plezurkastelo Falkenburg. La nur reprezentaj remparoj starigitis en 1731 laŭ ordono de duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach). Sportejo en Oberweimar ankaŭ nomiĝas por ĝi altentenante la memoron je Falkenburg.[3]

Banalaĵoj redakti

Vajmare ekzistas strato nomita por tiu ĉi valo, Merketalstraße, kaj bushaltejo Im Merketal. En la direkto de Kastelo Belvedere estas la arbaro Gehädrich. En la Merketal-strato hejmas la porstudenta societo Studentenclub Merketal e.V. en studenta hejmo. [4]

La konstruplanoj kiujn la vajmara urba konsilantaro kun malgranda plejmulto jesis de multaj najbare loĝantoj malŝatatas, aparte de anoj de Neu-Ehringsdorf.[5] Pluse temas ekde la 3.5.2001 pri protektata pejzaĝaro, etendiĝante ĝis Schanzengraben.[6]

La buslinioj nr 8 kaj (malpli ofte) nr 2 cirkulas disde la ĉefa stacidomo ĝis Merketal.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Art. Merketal, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 295.
  2. Prie-ĉi informoj sur tabulo ĉe la eosta enirejo vala.
  3. https://www.unser-stadtplan.de/Stadtplan/Weimar/pub/Sportplatz-Falkenburg-Oberweimar.map
  4. https://www.firmenwissen.de/az/firmeneintrag/99425/3450097828/STUDENTENCLUB_MERKETAL_E_V.html
  5. https://www.merketal.de/fakten-und-hintergruende.html
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-27. Alirita 2021-05-27.