Monaĥinejo Oberweimar

La Monaĥinejo Oberweimar (germane: Kloster Oberweimar) funkciis inter 1244 kaj 1525, unue de la cistercianinoj kaj ekde 1500 de la benediktaninoj, en Oberweimar, Germanujo.

Iama deponejo de la cistercia/benediktana monaĥinejo de Oberweimar

Historio redakti

Grafo Hermano la 2-a (Weimar-Orlamünde) donacis en 1244 la Klostron Sanktaj Petro kaj Paŭlo kiel dinastianentombigan lokon kaj hejmon de virinaj familianoj. En la 15-a jarcento la konvento pli orientiĝis je la erfurtaj benediktanoj de Petersberg kiuj jam anis al la reformacimovado de Bursfelde. Finfine estiĝis en la 1500-a jaro la benediktaniĝo. Nur 25 jarojn pli poste la monaĥinejo malaperis dum la Germana kamparana ribelo kaj Reformacio. La en 1361 finfarita klostra Petro-kaj-Paŭlo-kirko ankoraŭ videblas kiel ankaŭ eksa deponejo. La komunumo protestatisma de hodiaŭ membras ĉe la Societo de evangeliaj cisterciheredantoj en Germanujo.

Ĉ. en 1300 vivis surloke la mistikulino Lukardis von Oberweimar, en la 16-a jarcento la danke al Marteno Lutero konatiĝinta monaĥino Florentina von Oberweimar. Eble estas konekso inter la klostro kaj en Merketal starigita veneradbildo de la Dipatrino.

Literaturo redakti

  • Manfred von Boetticher: "Oberweimar". Ĉe: Friedhelm Jürgensmeier, Regina Elisabeth Schwerdtfeger: Die Mönchs- und Nonnenklöster der Zisterzienser in Hessen und Thüringen. (= Germania Benedictina, Bd. IV-2). EOS Verlag, Erzabtei St. Ottilien 2011, p. 1213–1227.
  • Gereon Christoph Maria Becking: Zisterzienserklöster in Europa, Kartensammlung. Lukas Verlag, Berlin 2000, ISBN 3-931836-44-4, p. 54 B.
  • Bernard Peugniez: Guide Routier de l’Europe Cistercienne. Editions du Signe, Straßburg 2012, p. 500.
  • Peter Pfister: Klosterführer aller Zisterzienserklöster im deutschsprachigen Raum. Dua eldono, Kunstverlag Josef Fink, Lindenberg 1998, p. 505.

Eksteraj ligiloj redakti

50.96555611.345