La t.n. Sauckel-vilao (germane: Villa Sauckel) estas konstruaĵo en Vajmaro, Germanujo, ĉe Windmühlenstraße 19/21, kiu iam estas konstruita kiel loĝejo de la goviestro nazia Fritz Sauckel. Nuntempe ene estas klerigejo de porlaborada federacia agentejo.

Vilao Sauckel en Vajmaro, flanko strata
Ĝardena flanko

Historio redakti

La arĥitekto Hermann Giesler starigis en 1938/39 la malavare planitan malprivatan vilaon de NSDAP-goviestroj de Turingio kiel triala komplekso en stilo de urba palaco parte laŭ modelo de malnovaj turaj ventmuelejoj nederlandaj.[1] La por la vilaro necesaj laborfortoj rekrutigitis ĉe la koncentrejo de Buchenwald.

Goviestro Fritz Sauckel ŝajne tre kontenta estis post finkonstruo ĉar li honorcivitanigis la konstruinton en la 4.11.1938. Ebleco por farigi tian konstruaĵojn ankaŭ eblis ĉar Sauckel ĝuis la apartan bonvolon de Adolf Hitler kaj krome estis Vajmaro ankaŭ kulturpolitike de treege granda intereso por nacisocilisma politiko. Ankaŭ en 1938 reinaŭguritis - laŭ planoj de Giesler - Hotelo Elephant apud la Urbodomo de Vajmaro.

La domestro Sauckel loĝis tie ĉi inter 1938 kaj 1945 kun la edzino kaj dek infanoj; du koncentrejanoj okupiĝis kiel domservistoj. Rekte ĉevilae loĝis al en 2005 mortinta verkisto kaj pentristo Armin Müller, kiu verkis la tekston por la kantato Die Glocke von Buĉenwald.

Restaŭrado eja estis inter 1996 kaj 2000 sed ŝanĝoj pro monumentprotektaj kialoj maleblis. Tamen ja estis alkonstruaĵoj kaj ankaŭ la ekstera areo novigitis. De tiam estas la domo klerigejo de la Federacia agentejo pri laboro/Regiona sekcio Saksio-Anhaltio kaj Turingio. Temas pri unu el du kompetenccentroj SGB II. Ekster tio uzatas la vilao por kulturaj aranĝoj.

Konstruaĵo redakti

La ĉestrata fasado prezentiĝas kiel aĵo kun mezo kaj du flankaj navoj laŭ novklasikisma maniero, al kiu pli granda verda zono antaŭmetita estas. Antaŭĝardene (la suda flanko) elstaras la mueleja turo. Tie estas du fruktarbaj plantejoj. La muelejon pentris en 1890 Theodor Hagen, grava reprezentanto de la Vajmara pentristoskolo.[2] Tiu ĉi oleaĵo sur tolaĵo troviĝas en la Vajmaraj artokolektoj kun la inventara numero G 660.[3] Tiu ĉi muelejo starigitis en 1843 de Gottlieb Wilhelm Letsch funkcianta ĝis 1880.[4][5]

Dokumentada filmo redakti

Tiu ĉi vilaro estas ankaŭ originala filmfarloko por scenoj el filmo montrita en la 16.8.2009 pri goviestro Sauckel kun la titolo Fritz Sauckel –- Hitlers Mann in Thüringen, laŭ libro de Winifred König kaj sub reĝisorado de Dirk Otto.[6]

Literaturo redakti

  • Annette Seemann, Constantin Beyer: Weimar. Die bedeutendsten Bauten. Edition Leipzig, Leipzig 2005, ISBN 3-361-00596-5, p. 133 (Villa Fritz Sauckels).
  • Verwaltungsschule der Bundesagentur für Arbeit. Ĉe: Joachim Schulz: Sichtbeton Atlas: Planung, Ausführung, – Beispiele. Vieweg + Teubner, Wiesbaden 2009, ISBN 978-3-8348-0261-3, p. 191-196. (surrete)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Karina Loos: Die Inszenierung der Stadt. Planen und Bauen im Nationalsozialismus in Weimar. Disertaĵo. Bauhaus–Universität Weimar, 1999, p. 373.
  2. Hans Wilm Schütte: Weimar Maler Bädeker&f=false Baedeker Reiseführer Weimar. p. 228.
  3. http://archiv.ub.uni-heidelberg.de/artdok/4529/1/Ziegler_Klein_Paris_1999.pdf Originala versio ĉe: Rolf Bothe, Thomas Föhl (eld.): Aufstieg und Fall der Moderne. Ekspozicikatalogo. Ostfildern-Ruit 1999, p. 14–39.
  4. Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, ISBN 978-3-7400-0807-9, p. 497.
  5. Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (= Energiegeschichte der Stadt Weimar. Bd. 1). Eldonis Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH. Weimar 2016, p. 151–161 Kapitel 4.2.: Die Holländermühle im Süden der Stadt Weimar. Tie ĉi troviĝas detala priskribo de la konstrua kaj uza historioj de tiu ĉi ventmuelejo kaj skizoj.
  6. Ene de la MDR-serio Geschichte Mitteldeutschlands[rompita ligilo]
50.97200816416711.314973831111

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Villa Sauckel en la germana Vikipedio.