En la jaro 1992 -a estis kreita la artaĵo Sinkinta giganto (germane Versunkener Riese) por la Placo de Nia Sinjorino (Frauenplan) apud la Goeta domo je Vajmaro, Germanujo, fare de Walter Sachs. Li tuj poste mem enfosis ĝin.

Sinkinta giganto

La malnano sidas: oni vidas lian torson - la kapon ĝis la brusto; genuon maldekstran fleksitan kaj piedon dekstran ankaŭ ankoraŭ oni spekti povas. Havas ĝi altecon de 175 centimetroj. La ege polurita plastiko estas el pikrito de ebona koloro. Aludon al mitologio la tuto ŝajne ne havas. Vere konsistas la komplekso el tri unuopaj ŝtonegoj metitaj grunden unuebene.[1]

Malgraŭ sia imponeco la giganto ne terurigas sed kontraŭe aspektas malsovaĝa, tiel ke li allogas ofte infanojn. La kurbiĝinta genuo al ili servas kiel glitejo. Ĝi iĝis integra parto de Vajmaro kaj centras sur bela infanludejo troviĝanta urbocentrege sur la Placo de Nia Sinjorino.

Aliaj publikaj projektoj de Sachs

redakti

Vajmare de la sama artisto viziteblas la instalaĵoj Spucken und Schlucken (2007) kaj Brücke über Sand (2014).

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Michael Knoche: "Walter Sachs: Beharrlich im Wandel", ĉe: Aus der Forschungsbibliothek Krekelborn, 2.9.2019
50.97810311.328439