Parklernejo Ehringsdorf

publika bazlernejo en Vajmaro

Parklernejo Ehringsdorf (germane: Grundschule Parkschule Ehringsdorf) estas ŝtata bazlernejo en Ehringsdorf, Vajmaro, Germanujo (Weimarische Straße 19/21). Ĝi estas monumentprotektotaĵo.

lernejo Parkschule en Ehringsdorf
ĉefa enirejo
klubejo "Zur Linde" (kiu servis intertempe kiel vartejo por la lernantoj

Historio

redakti

La antaŭula ejo de la nuna lernejo troviĝis komence de la 20-a jarcento tuj apud la vilaĝa kirko ĉe Anger (tiama nomo Schulplatz). La klerigejo havis nur unu ĉambron kie ĉiuj lernantoj ĝis la aĝo de 14 jaroj estis instruotaj. Tie estis ankaŭ porinstruista loĝejo. Pro la kreskanta nombro de enloĝantoj je Ehringsdorf necesegis konstruo de nova domo.[1] Ĝi realiĝis kiel brika domo. Le konstrudato 1902/03 grandlitere legeblas supre de la ĉefa enirpordo.

La (dekstre) najbara ejo estas la eksa porinstruista loĝado kiun la lernantoj moke kromnomis domo de sorĉist(in)oj. La koncerna vartejo/hejmo troviĝis en la klubejo Zur Linde samstrate. Dum GDR-tempo ĝia nomo estis POS Ernst Thälmann konservante tiun ĉi nomon ĝis la 1991-a jaro.[2]

Restarto

redakti

Restaŭradoj eblis sub la gvidado de en majo 1992 fondita amikara societo, inter 1993 kaj 1995 kun engaĝiĝo de gepatroj kaj instruistoj kaj edukistoj.[3], kaj la porinstruista loĝdomo estis renovigita de 2002. En 2009 alvenis unuetaĝa kroma ero kun modernaj kantino kaj libertemppasigejo.[4] Posedanto estas de 2009 la societo Hufeland-Träger-Gesellschaft Weimar.[5]

En 2024 la tutgermana kultura edukadligo Bundesvereinigung Kulturelle Kinder- und Jugendbildung aljuĝis al ties projekto Laube der Fantasie (fantazia pergolo) la renomitan premion Mixed-up-Preis[6] Dum du jaroj la lernentoj kontaktis nelernejanojn, ekz. la artistinon Viktoria Scholz el Lepsiko kaj la arĥitekton Michael Brehme (el la vajmara kvartalo Possendorf) helpi dezajni la lignan pavilonon. Ĝi servas kiel kreiva spaco en la naturĝardeno de la lernejo.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. "Stärken stärken – Jedes Kind hat eine Begabung, wir erkennen und fördern sie"
  2. "17. POS Ernst Thälmann" - ĉe: Archivportal Thüringen
  3. "Ehringsdorfer Schule" - ĉe: Geschichte sichtbar machen.
  4. "Sanierung und Neubau Parkgrundschule Weimar-Ehringsdorf, Weimar" - ĉe: architekten-thueringen.de
  5. "Parkgrundschule in Ehringsdorf der HTG" - ĉe: salve.tv
  6. "In Ehringsdorf wohnt die Fantasie" - ĉe: Thüringer Allgemeine, 27.11.2019