Urba arkivo de Vajmaro

La Urba arkivo (germane: Stadtarchiv Weimar ĉe Kleine Teichgasse nr 6 en Vajmaro, Germanujo) estas ejo de konservado de aktoj de la urba konsilantaro kaj de la al ĝi subordigitaj registrejoj vajmaraj.

Urba arkivo vajmara

Taskoj redakti

La urba arkivo enhavas postlasitaĵojn, dokumentojn, protokolojn konsilantarajn, adreslibrojn kaj gazetojn ekde la 14-a jarcento.[1] Ĝi posedas ankaŭ kolektojn fotan kaj bildan. Unu el ĝiaj ĉefaj arkivistoj estis Gitta Günther, de 1959 ĝis 2001. La arkivo estas ekde 1990 submetita al la Kulturoficejo vajmara. En 1998 ĝi translokiĝis disde la Urbodomo de Vajmaro en la iaman domon dela eldonejo de Hermann Böhlau. Ĝi fruktodone evoluis je centro pri perado de vajmara urbohistorio.

La ejo figuras kun aliaj domoj de ĉe Teichgasse sur la listo de monumentprotektotaĵoj vajmaraj. Tie ankaŭ presitis la fama Sophien-eldono de la verkoj de Johann Wolfgang von Goethe. Pri tiu feliĉa evento muntitis ankaŭ memorigtabulo. Antaŭdome estas stumbligaj ŝtonetoj por la en 1942 deportitaj kaj baldaŭ poste murditaj judoj Markus kaj Johanna Straubing. Surloke iam estis vendejo pri ludiloj kiu fermitis post la pogromoj de 1938. Ŝajne estis tiu ĉi vendejo la lasta en Vajmaro kiun tenadis judoj en al 1930-aj jaroj.[2]

Referencoj redakti

  1. Art. Stadtarchiv, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte, Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 417.
  2. https://stolperstein-geschichten.de/geschichten/hedwig-hetemann-und-johanna-straubing/

Literaturo redakti

  • Gitta Günther, Lothar Wallraf: Das Stadtarchiv Weimar und seine Bestände, Böhlau, Weimar 1967.

Eksteraj ligiloj redakti

50.9817311.32686