Librejo de Hoffmann

Hoffmann-librejo (germane: Hoffmann's Buchhandlung) en Vajmaro (Schillerstraße 9) nombriĝas inter la plej malnovaj en Germanujo.[1][2] kaj iama eldonejo. Ĝin fondis en 1710 Heinrich Siegmund Hoffmann (1699-1768).[3] Hoffmann havis liverprivilegion kortegan.[4] kio aŭtomate garantiis al li la permeson presi ĉiujn gravajn oficialaĵojn.[5] Sed ankaŭ la kortegaj rakontoj de Gottfried Albin de Wette. Ties eldonon daŭrigis la filo Carl Ludolf Hoffmann (1729–1780). Pli malfrue ekĉefis la nepo Wilhelm Hoffmann.

Hoffmann-librejo en Vajmaro

Longan tempon ĝi havis monopolon en Vajmaro ĝis la surmerkata alveno de Friedrich Justin Bertuch. Loko de ĝi estis ekde 1742 en la Cranach-domo (Vajmaro), kie klientis eĉ Johann Wolfgang von Goethe. Goethe krome legadis la semajngazeton el la domo de Hoffmann.[6] Ankaŭ Friedrich Schiller, Johann Gottfried Herder kaj la granddukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach estis kutimgastoj. En 1898 translokiĝis la vendejo al la nuna loko (Schillerstraße 9).

En la eldonejo aperis ne tute du centoj da libroj. Ĝis hodiaŭ ĝi estas en privataj manoj. La eldona agado ĉesis ĉ. la jaro 1900 kaj la nunaj posedanto estas la familio Gräf.

Referencoj redakti

  1. Art. Hoffmann’s Buchhandlung, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 211.
  2. informoj ĉe Weimar-Tourist
  3. Hoffmann, originante el libroeldonista familio, aĉetis en 1732 vajmaran filion de la firmao Bielcke el Jena. En 1734 li eldonis Weimarische Nachrichten kio tre gravis por la evoluo de gazetokvalito. - "Hoffmann's Buchhanldung ist eine der ältesten in Deutschland"
  4. https://zs.thulb.uni-jena.de/rsc/viewer/jportal_derivate_00201498/Wei-Anz_1768_0334.tif?logicalDiv=jportal_jpvolume_00141704
  5. Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte, Beck Verlag, München 2012, p. 118. ISBN 978-3-406-63030-9
  6. Effi Biedrzynski: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Artemis & Winkler, München/Zürich 1992, p. 49-50, ISBN 3-7608-1064-0

Eksteraj ligiloj redakti

50.9786911.32769