Gottfried Albin de Wette
Gottfried Albin de WETTE (naskiĝinta en 1697 en Blankenhain-Niedersynderstedt, mortinta en 1768 en Mellingen) estis germana kronikisto kaj luterana pastoro.
Gottfried Albin de Wette | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1697 |
Morto | 1-an de januaro 1768 (71-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | kronikisto |
Graveco
redaktiDe Wette taksiĝas ĉefa fontoliveranto de la historio de Vajmaro dum la tempo de Johann Sebastian Bach. Oni ekzemple scias danke al li multegon pri la orgeno-disponigoj en la urbo dum la Bach-tempo.[1] De Wette estis kortega libra eldonisto-vendisto en Vajmaro kaj estis lia tasko presi ĉiujn skribaĵojn de graveco lokala/regiona, ekz. la oficialajn publikajn aĵojn de Johann Gottfried Herder; sekve ankaŭ la periodaĵojn eklezihistoriajn.[2]
De Wette konsideratas de la vajmaranoj ankaŭ la unua kronikisto de sia urbo.[3]
Verkoj
redakti- Historische Nachrichten von der berühmten Residentz-Stadt Weimar, 1737.
- Kurzgefaßte LebensGeschichte der Herzoge zu Sachsen, welche vom Churfürst Johann Friedrich an, bis auf den Herzog Ernst August Constantin, zu Weimar regieret haben, entworfen, von Gottfried Albin de Wette, Carl Ludolf Hoffmann Weimar 1770
Referencoj
redakti- ↑ [1]
- ↑ Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte, Beck Verlag, München 2012, ISBN 978-3-406-63030-9, p. 118.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-12. Alirita 2021-05-12 .