Gutenberg-presejo (Vajmaro)

Je la strato Marienstraße 14 en Vajmaro, Germanujo, troviĝas la Gutenberg-presejo (germane: Gutenberg-Druckerei) kun apuda loĝeja parto.

Gutenberg-presejo en Vajmaro

Historio redakti

Figuras tiu ĉi konstruaĵo sur la listo de monumentprotektotaĵoj en Vajmaro. Stile ĝi apartenas al klasikismo. Sub la gvido de vajmaraj superaj oficejoj sub Clemens Wenzeslaus Coudray la loko pligrandiĝis.[1] La libropresejo duarangis antaŭ la demando kiel ekzakte aranĝi la tuton.

La libropresejo R. Wagner & Sohn fondiĝis en la jaro 1879-a ĉe Rollplatz nr. 9 fare de Robert Wagner (1841–1893) kaj translokiĝis komence de la Unua mondmilito al la domo je Marienstraße. Estis tipografo la firmaa fondinto Wagner. Post la Dua mondmilito ĝi estis popolproprieta entrepreno, poste ĝi nomiĝis Gutenberg-Druckerei.[2] Ĉe la enirejo oni informiĝias pri la unua firmaa nomo. Ankaŭ ke la presejo konstruiĝis inter 1914 kaj 1916. Samloke oni produktas la taggazeton Thüringische Landeszeitung.[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismus, Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, p. 399. ISBN 978-3-412-20871-4.
  2. Art. Druckereien, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 96
  3. https://www.drehscheibe.org/files/drehscheibe/media/service/deutschlandkarte/deutschlandkarte-2020/2020-thueringische-landeszeitung.pdf
50.97538711.329071