Preĝejo Mario reĝino de la apostoloj (Oberweimar)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Preĝejo Mario reĝino de la apostoloj (germane: Maria, Königin der Apostel; ankaŭ: Maria Regina Apostolorum) estas moderna kirko en Oberweimar, Germanujo, ĉe Taubacher-strato nr 9.

Katolika Mario-kirko en Oberweimar, Regina Apostolorum

Historio redakti

En Oberweimar, kiu ekde la 19-a jarcento ĉiam apartenis al vajmara paroĥujo, necesis post la Dua mondmilito pro la alveno de forpelitaj germanoj estigi novan organizon - kio fariĝis en la 1.3.1947. Kiel renkontiĝan kaj liturgian lokon oni elektis la iaman dancsalonon de la gastejo kaj viandejo Lemser. Konsekriĝo de la kapelo okazis en la 21.11.1950 sub la patroneco de Mario, la reĝino de la apostoloj (kiun flegas aparte anoj de la Pallotti-societoj).

Post Turniĝo estis la arda volo havi propran kirketon, kies realigon plirapidigis la neplua lukontraktplilongigo de la salono. En la festotago de la ĉieliro 1996 metitis la fundamenta ŝtono kaj jam en la 27.10.1996 la preĝejo konsekritis fare de lia episkopa moŝto Joachim Wanke.

Konstruinto de ĝi estis la vajmarano Ulrich Junk: temas pri moderna betonaĵo kun hela interno. La tegmento kuŝas sur dek kolonoj dume la vandoj estas libere starantaj. Lumejo lukarna supre de la dekstra kirkonava muro kaj maldekstra flanka muro malfermas kvazaŭ la internon en la direkto de la malinterno. Altaro, tabernaklosoklo kaj predikejo estas el itala travertino sur metalaj fundamentoj. La nova tabernaklo estas el la atelieroj Lindner el Erfurto.

Eksteraj ligiloj redakti

50.9655411.34652