Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Vincento

Vincenzo PALLOTTI (naskiĝis la 21-an de aprilo 1795 en Romo; mortis la 22-an de januaro 1850 en Romo, en Esperanto ankaŭ Vincento Pallotti) estis katolika pastro kaj fondinto de la "Unuiĝo de Katolika Apostolado" (latine Unione Apostolatus Catholici, mallongigo UAC), kiu nur en 2003 estis agnoskita kiel internacia asocio de katolikoj. Ene tiu unio ankoraŭ antaŭ la morto de la fondinto ekestis kaj monaĥina kaj monaĥa ordenoj, ambaŭkaze Societo de apostola vivo. Vincent Pallotti estis deklarita beatulo en la tago de centjariĝo de lia morto (do la 22-an de januaro 1950) fare de papo Pio la 12-a. La 20-an de januaro 1963 dum la Dua Vatikana Koncilio papo Johano la 23-a lin deklaris katolika sanktulo. Lia memortago estas la 22-a de januaro.

Sankta
Vincenzo Pallotti
ordenfondinto
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1795 (1795-04-21)
en Romo
Morto 22-an de januaro 1850 (1850-01-22) (54-jaraĝa)
en Romo
Tombo Romo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Profesio
Okupo presbitero • misiisto vd
Sanktulo, ordenfondinto
Honorata en romkatolika eklezio
Kanonizo 20-a de januaro 1963 de Johano la 23-a
Festotago 22-a de januaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Atentu ke li estas nur unu el pluraj katolikaj sanktuloj, al kiu povas aludi la termino Sankta Vincento.

Vidu ankaŭ redakti