La Leono, la Sorĉistino kaj la Ŝranko

La Leono, la Sorĉistino kaj la Ŝranko estas porinfana romano de brita verkisto C. S. Lewis. Ĝi estas la dua libro de la serio de sep libroj, La Kronikoj de Narnio. Publikigita en 1950, ĝi rapide iĝis furorlibro.

The Lion, the Witch and the Wardrobe
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro C. S. Lewis
Lingvoj
Lingvo brita angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1950
Ĝenro fantastoporinfana literaturo
Loko de rakonto Anglio • Narnia
vdr

La rakonto estas la aventuroj de la kvar infanoj: Peter, Susan, Edmund, kaj Lucy. Lucy malkovras la titolan vestoŝrankon, kiu estas vojo en la magian landon Narnio. Pli poste, ŝi kaj ŝiaj gefratoj revenas kune. Edmund rerenkontas la malbonegan sorĉistinon blankan. (Ili renkontiĝis pli frue). La mistera leono Aslan ankaŭ aperas kaj helpas la infanojn. En la lando ankaŭ vivas parolpovaj bestoj. Kune kun Aslan kaj la aliaj bestoj, la narnianoj venkas la blankan sorĉistinon. Tio ĉesigas la preskaŭ senĉesan vintron.

En 2005 la romano adaptiĝis je kineja filmo sub la nomo La Kronikoj de Narnia: La Leono, la Sorĉistino kaj la Ŝranko.