Elisabeth von Doberschütz

Elisabeth von Doberschütz, naskiĝinta von Strantz (mortis la 17-an de decembro 1591 en Stettin, Pomerio) estis ekzekutita kaj bruligita kiel sorĉistino antaŭ la pordegoj de Stettin.

Elisabeth von Doberschütz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1600 (1600-01-01)
Morto 17-an de decembro 1591 (1591-12-17) (-9-jaraĝa)
en Szczecin
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Melchior of Doberschütz
vdr

Sorĉistinĉasado redakti

Elisabeth von Doberschütz estis akuzita pri sorĉisteco kaj magio en la jaro 1590. Oni diris, ke ŝi senfekundigis per sorĉista trinkaĵo Erdmuthe, la edzinon de la duko Johano Frederiko (15421600), duko de Pomerio-Stettin. Tiun trinkaĵon ŝi estis sendinta al la dukino jarojn antaŭe, post aborto por malaltigi ŝian febron. En la jaro 1577 la duko edziĝis al Ermuthe (1561-1623), grafino de Brandenburgo, filino de la princo-elektisto Johano Georgo de Brandenburgo kaj de ties edzino Sabine de Brandenburg-Ansbach. Sed la edzeco restis senida.

Elisabeth von Doberschütz sukcesis fuĝi, sed ĝi estis kaptita en Krosno Odrzańskie, malliberigita en Stettin kaj kondamnita al la morto la 17-an de decembro 1590. Unu jaron, la 17-an de decembro 1591 ĝi estis senkapigita kiel sorĉistino sur la pajlobazaro antaŭ la pordegoj de Stettin kaj poste bruligita.

Fono redakti

Legendo redakti

Laŭlegende la postsekvo de Elisabeth estis sekvo de politika intrigo: Elisabeth edziniĝis al la bienisto Melchior von Doberschütz, kiu posedis plurajn bienojn ĉirkaŭ Plohsa, sed tiuj bienoj estis ŝuldoplenaj. Tiel Doberschütz dungiĝis kiel urba kapitano en Neustettin. Jam tiam lia edzino estis akuzita pro sorĉoj. Kiel duka pomeria ĉasestro en Ihnaburg li atingis bonvolon de la duko, kio kaŭzis ĵaluzon de pluraj korteganoj. En la jaro 1590 li estis ekzilita el Pomerio pro iaj famaĉoj. Oni diras, ke lia postena posteulo, Jakob de Kleist, kune kun Peter de Kamecke, intriginte elpelis lin el la posteno. Ĉar Doberschütz tamen povis ĝui la vivon sur siaj bienoj, Kleist provis ruinigi ĝin tute akuzante lian edzinon kiel sorĉistino. La intrigo sukcesis kaj ĉiuj havaĵoj de Doberschütz estis konfiskitaj.

Laŭ la procesaktoj scieblas, ke la edzino de la ĉasestro pro akuratecego kaj severeco estis malamata de la servistinoj. Ŝajnas ankaŭ, ke ŝi estis tre superstiĉa - kio ne estis malofta en tiu epoko, kaj havis iajn strangajn kutimojn. Tial, en la malliberejo, ŝi parolis kun aliaj sorĉistinaj virinoj, kies malveraj eldiroj sub la torturo fine kaŭzis la mortpunon de Elisabeth. [1]

Hodiaŭ ne eblas distingi mensogojn, legendon kaj faktojn, sed ekzistas alia flanko.

Jakob de Kleist redakti

Ankaŭ la familihistorio de la familio de Kleist [2] konas Melchior von Doberschütz. Sed ĉi tie oni ne aŭdas pri sorĉista afero, sed nur pri jena fakto - malsamas la jaro. Laŭ tio, Jakob de Kleist (mortis ĉ. 1625), senjoro de Dolgen kaj Klingbeck, kaj Zamborst, la plej aĝa filo de Peter von Kleist, estis en la jaro 1574 junkro ĉe la kortego de la duko Johano Frederiko de Stettin kaj Friedrichswalde. Pro sia fideleco, jam en 1584 (ne nur en 1590) li iĝis kapitano de Neustettin kaj restis tia ĝis 1594. La 15-an de marto 1600 Jakob de Kleist estis unu el la 20 ĉerkoportantoj dum la funebro de la duko Johano Frederiko de Pomerio-Stettin kaj la 18-an de oktobro 1603 li portis lian fraton, la dukon Barnim la 11-an de Pomerio tomben.

La 28-an de septembro 1583 Melchior Dobbersitz, ĉasestro en Plew, vendis sian bienon Zamborst kontraŭ 1.000 taleroj al Jakob von Kleist. Tiun bienon Doberschütz ricevis iam de la duko de Stettin, pro tio la vendo estis konfirmita la 11-an de novembro 1584, la 7-an de aprilo 1590 kaj la 12-an de februaro 1606[3]

Bibliografio redakti

  • Max von Stojentin: Der große Hexenbrand in Neustettin von 1586–1592. In: Monatsblätter der Gesellschaft für Pommersche Geschichte und Altertumskunde, 12 (1898), S. 41-47, 61
  • Dr. Max von Stojentin: Das Hexen- und Zauberwesen in Pommern bis zum Jahre 1637. In: Aus Pommerns Herzogstagen. Kulturgeschichtliche Bilder, Verlag Herrcke & Lebeling, Stettin 1902, S. 1–35
  • Wilhelm Gottlieb Soldan: Geschichte der Hexenprozesse; Neubearbeitung von Max Bauer, Band 1, Seite 493f., Hanau 1911
  • Peter Kaiser, Norbert Moc, Heinz Peter Zierholz: Die verhexte Herzogin; aus der Sammlung Das Richtschwert traf den falschen Hals. Ein brandenburgisch-preußischer Pitaval, S. 85f.; Berlin: Militärverlag der Deutschen Demokratischen Republik, 1979
  • H. Kypke: Geschichte des Geschlechts von Kleist, Teil 3: Biographien der Muttrin-Damenschen Linie; Berlin 1885

Referencoj redakti

  1. Fonto: Max von Stojentin
  2. Familihistorio de Kleist
  3. Atesto

Eksteraj ligiloj redakti