„ Ĉi tiu libro forte memorigas pri la pseŭdohistoriaj romanoj de Ainsworth, Lytton, kaj Sienkiewicz, tiom popularaj dum la “romantika” periodo de la lasta jarcento. Ĝi priskribas la persekuton de la judoj sub Papo Paŭlo IVa: oni perforte trenis ilin al kristana preĝejo ; oni inundigis la tutan judan kvartalon (geton), kaj plezuris rigardi la drone baraktantajn gemaljunulojn kaj infanojn ; oni torturis ilin en inkviziciaj keloj; kaj oni ĉiel penis malhelpi ili prosperon kaj feliĉon -por konverti ilin al kristaneco ! sed kun nemulta sukceso.
Hazarde troviĝis inter ili knabino tiel diece bela, ke la venecia pentristo Pastilla faris laŭ ŝi bildon de la Dipatrino. Vidante la karnan originalon de tiu bildo, la superstiĉa popolo kredis ŝin la Dipatrino mem, veninta por savi la judojn. Fine la pastraro ŝin kaptis, kaj bruligis sur ŝtiparo kiel sorĉistinon.
Jen la rakonto. La karakterpriskribo estas neverŝajna, malviva, troigita. Leginte la libron, oni vidas antaŭ si riĉkoloran, pompan bildon el provinca bildgalerio, sur kiu pli elstaras la veluraj vestoj ol la homvizaĝoj. Ĉi tiu historio estas la historio de lernejaj historilibroj,
la historio de Madame Tussaud —plena de pentrindaj, nenaturaj okazaĵoj, plena de antaŭjuĝoj, eble eĉ de mensogoj. Ĉar Asch vidas la Eklezion tra nigra vitro, la judojn tra roza. La stilo ofte
havas guston pezan, malmodernan. Al sadistoj la torturpriskriboj plaĉos.
La traduko, ĉar per la mano de unu el niaj plej lertaj verkistoj, kontentigas, krom ĉe kelkaj detaloj. Uzo de konfuzakcentaj formoj: desur, desub, elsub, depost, ne necesas apud la Zamenhofaj : de sur, k.t.p. Kelkiu pekas kontraŭ la fundamenta neradikeco de la korelativoj. Neologismoj malmultas : darfas (kial ne rajtas ?), fascini, separi (ne kun
ties leĝa signifo), povra. Troviĝas la jam tro ofte vidita francismo pensi al, anst. pensi pri; kaj la anglismo simple dronis en .. . anst. tute dronis en ... Kion signifas jenaj sinsekvaj frazoj “El alia brulanta en oleujo. En la lumo de la oleujo li vidis kio” ?
Entute rekomendinda libro por amantoj de Fabiola kaj La Faraono. ” |