Oberwil-Lieli

komunumo de Svislando
Oberwil-Lieli
Blazono de Oberwil-Lieli
Oberwil-Lieli
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 20′ 20″ N 8° 23′ 35″ O / 47.33889 °N, 8.39306 °O / 47.33889; 8.39306 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 20″ N 8° 23′ 35″ O / 47.33889 °N, 8.39306 °O / 47.33889; 8.39306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2084
Areo 5,35 km²
Alteco 530 m super marnivelo
Poŝtkodo 8966
Komunumkodo 4074
Mapo de Oberwil-Lieli
vdr

Pri la komunumo redakti

Oberwil-Lieli estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2084 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

 
Domgrupo en Oberwil
 
Gastejo Hirschen en Lieli

La komunumo Oberwil-Lieli konsistas el la du vilaĝoj Oberwil kaj Lieli. Ĝi situas sur la monteto Holzbirrliberg super la valo de la rivero Reuss. Oberwil situas je alteco de 530 metroj s.m., kaj nordoriente de ĝi iomete pli alte troviĝas Lieli sur alteco de 590 m s.m. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 674 m s.m. en la arbaro Oberholz kaj la plej malalta punkto je 450 m en loko kun la nomo Halden. Pro la proksimeco al Zuriko, la komunumo praktike apartenas al ties aglomeraĵo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oberwil-Lieli limas en nordo al Berikon, en nordoriento al Birmensdorf (Kantono Zuriko), en oriento al Aesch ZH (Kantono Zuriko), en sudoriento al Arni, en sudo al Unterlunkhofen, kaj en okcidento al Zufikon.

Trafiko redakti

 
Vilaĝpreterpasejtunelo sub Lieli

Oberwil-Lieli estas konektita per poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Bremgarten al Zuriko-Wiedikon al la publika trafikreto.

Ek de somero 2009 oriente de Lieli apud Birmensdorf troviĝas rekta alveturejo al la svisa aŭtovojo A3, kiu tra la Uetliberg-tunelo konektas la komunumon rekte kun la centro de Zuriko, kiu tiel atingeblas aŭte en malpli ol 10 minutoj.

Ĉar la malfermo de la nova aŭtovojo allogas multe da trafiko oni konstruis sub Lieli tunelon por preterpasi la vilaĝon.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oberwil datiĝas el la jaro 1040 kiel Willare.

En la jaro 1908 Lieli estis integrita al Oberwil pro bankrotiĝo kontraŭ la volo de ĝia loĝantaro per kantona verdikto. Nur ek de la jaro 1984 la komunumo portas la duoblan nomon Oberwil-Lieli.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Oberwil
  • Aliaj lokoj kun la nomo Lieli

Eksteraj ligiloj redakti