Islisberg

komunumo de Svislando
Islisberg
Blazono de Islisberg
Islisberg
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 19′ 25″ N 8° 26′ 15″ O / 47.32361 °N, 8.43750 °O / 47.32361; 8.43750 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 25″ N 8° 26′ 15″ O / 47.32361 °N, 8.43750 °O / 47.32361; 8.43750 (mapo)
Areo 1,65 km²
Alteco 680 m super marnivelo
Poŝtkodo 8905
Komunumkodo 4084
Mapo de Islisberg
vdr

Pri la komunumo redakti

Islisberg estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 509 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Islisberg estas la plej orienta komunumo de la distrikto Bremgarten kaj situas sur la kulmino de samnoma monteto je alteco de 680 m s.m. Laŭ areo ĝi estas la plej malgranda komunumo de la distrikto.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Islisberg limas en nordo al Aesch, en oriento al Bonstetten, en sudo al Hedingen (ĉiuj en Kantono Zuriko), kaj en okcidento al Arni, kiu limo estas la sola rekta ligo de la komunuma teritorio kun Kantono Argovio.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj ĉefvojoj, tamen ĝi bone atingeblas. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per poŝtaŭto-linio de Arni al Bonstetten. Ek de somero 2009 la svisa aŭtovojo A3 respektive A4 pasas sub la komunumo tra la Islisbergtunelo, kiu havas longecon de 4,95 km. En distanco de 2 km la komunumo en Aesch havas aliron al la aŭtovoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Islisberg datiĝas el la jaro 1185 kiel Nidolperhc.

En mezepoko la vilaĝo apartenis al la habsburga Distrikto Keln (germane Kelleramt). La Kelndistrikto en la jaro 1415 estis konkerita de la urbo Zuriko kaj transprenis de la Habsburgoj la superan jurisdikcion, dum la malalta jurisdikcio jam ek de 1410 apartenis al la urbo Bremgarten. En 1529 Islisberg estis reformaciigita, sed post la 2-a Milito de Kappel, kiun la urbo Zuriko perdis, la vilaĝo refariĝis katolika. En la jaro 1797 unu jaron antaŭ la Helveta Revolucio kaj la disfalo de la malnova ordo, la urbo Bremgarten vendis siajn privilegiojn al la vilaĝaj komunumoj.

Kiam la francaj trupoj en la jaro 1798 liberigis Argovion de la servuto de la Svisa Ĵurkomunumo la Distrikto Keln estis malfondita kaj kreiĝis la kvar komunumoj Oberlunkhofen, Unterlunkhofen, Jonen kaj Arni-Islisberg. Tiuj apartenis unue al la Kantono Baden kaj post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 ili estis integritaj al la nova Kantono Argovio.

La komunumo fondiĝis kiel memstara komunumo per disiĝo de la ĝis tiam unueca komunumo Arni-Islisberg.

Eksteraj ligiloj redakti