Bonstetten ZH

komunumo de Svislando
La mallongigo ZH en Bonstetten ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bonstetten.

Bonstetten ZH estas komunumo en la Distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4794 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo konsistas el la du municipoj Bonstetten-Dorf kaj Bonstetten-Schachen.

Bonstetten ZH
Blazono de Bonstetten ZH
Blazono de Bonstetten ZH
Blazono de Bonstetten ZH
Reformita preĝejo de Bonstetten ZH
Reformita preĝejo de Bonstetten ZH
Reformita preĝejo de Bonstetten ZH
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Affoltern
Koordinatoj  47° 18′ 57″ N 8° 28′ 9″ O / 47.31583 °N, 8.46917 °O / 47.31583; 8.46917 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 57″ N 8° 28′ 9″ O / 47.31583 °N, 8.46917 °O / 47.31583; 8.46917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4794
Areo 7,42 km²
Alteco 543 m super marnivelo
Poŝtkodo 8906
Komunumkodo 0003
Mapo de Bonstetten
Mapo de Bonstetten
Mapo pri la situo de Bonnstetten en la Distrikto Affoltern
vdr

Geografio redakti

Bonstetten situas okcidente de la montoĉeno Albis en la valo de la rivero Reppisch en la distrikto Affoltern, ankaŭ nomita Porka Prefektujo. La arbara regiono estas belega por migradi kaj precipe laŭlonge de la rivero Reppisch estas bela naturrezervejo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bonstetten limas en nordo al Wettswil ĉe Albis, en oriento al Stallikon, en sudo al Hedingen, kaj en okcidento al Islisberg en (Kantono Argovio) kaj Birmensdorf.

Trafiko redakti

En Bonstetten-Schachen situas la stacidomo Bonstetten-Wettswil (je 527 m super la marnivelo) de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu kune kun diversaj poŝtaŭtobuslinioj bone konektas la komunumon al la reto de la Zurika Trafik-Unio. Ek de la finkonstruo de la Uetliberg-Tunelo en somero 2009 Bonstetten havos ankaŭ aliron al la reto de la naciaj aŭtovojoj, per alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 respektive A4.

Historio redakti

Tri tombmontetejoj el la bronzepoko kaj de la Hallstatt-kulturo estas la unuaj spuroj de homa aktiveco en Bonstetten. En la setlejo Gibel oni trovis restaĵojn de romia loĝdomo.

Unua skriba mencio kiel Boumstettin datiĝas el la jaro 1122 en dokumento de la Episkopejo Konstanco. En mezepoko Bonstetten estis sub la sinjoroj de Bonstetten, kiuj estis menciitaj unuan fojon en la jaro 1217 posedaĵo habsburga. De la habsburganoj la jurisdickion en la jaro 1415 transiris al la urbo Zuriko, kiu aligis la komunumon al la tiama voktdistrikto Knonau. En la jaro 1783 granda vilaĝa fajro detruis 23 loĝdomojn, kio kondukis al striktaj novaj konstruleĝoj en la Kantono Zuriko. Poer la konstruo de la strato trans la Montpasejo Waldegg en la jaro 1827 kaj la fervojo en la jaro 1864 por la komunumo komenciĝis certa prospero.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti