Stallikon
Stallikon | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Affoltern |
Koordinatoj | 47° 19′ 39″ N 8° 29′ 28″ O / 47.32750 °N, 8.49111 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 39″ N 8° 29′ 28″ O / 47.32750 °N, 8.49111 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2811 |
Areo | 12'01 km² |
Alteco | 534 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8143 |
Komunumkodo | 0013 |
![]() | |
Pri la komunumo
redaktiStallikon estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2811 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo konsistas el la municipoj Stallikon kaj Sellenbüren.
Geografio
redaktiStallikon situas sudokcidente de la monto Uetliberg, kies plej alta punkto troviĝas sur la komunuma teritorio. En la sudo la rivero Reppisch fluas sur la teritorio de la komunumo.
Trafiko
redaktiStallikon estas ligita per la poŝtaŭtobuslinio 235 kun la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj sur la Uetliberg ankaŭ per la Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojo.
Historio
redaktiLa plej malnava loĝata parto de la komunumo estas sendube la monto Uetliberg, kie jam en la romia epoko staris gardoturo, kaj kie en frua mezepoko la alemana duko Gottfried Uattilo konstruis sian rifuĝkastelon. La unua dokumente mencio de setlejoj en Stallikon mem datiĝas el la jaroj 1122 kaj 1126 en la kunteksto de donacoj al diversaj monaĥejoj. En mezepoko la biemoj en Stallikon apartenis al la libersinjoroj de Sellenbüren, kies lasta ido aliĝis al la Monaĥejo Engelberg kaj transdonis al ĝi sian havaĵon. Tri jarcentojn poste en la jaro 1466 la Monaĥejo Engelberg vendis Stallikon-Sellenbüren al la urbo Zuriko, kiu aldonis ĝin al la voktdistrikto Bonstetten.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti