Dietikon
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Dietikon (distrikto), Dietikon (stacidomo), Dietikon Schöneggstrasse (stacidomo) kaj Dietikon Stoffelbach (stacidomo). |
Dietikon estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Kantono Zuriko. Kun 22'497 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2007) Dietikon estas la 5-a plej popolriĉa komunumo de la Kantono Zuriko post Zuriko, Vinterturo, Uster kaj Dübendorf. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro de la urbo kreskis al 23106.
Dietikon | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
urbo en Svislando • komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Zuriko | ||||
Distrikto | Dietikon | ||||
Koordinatoj | 47° 24′ 21″ N 8° 24′ 14″ O / 47.40583 °N, 8.40389 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 21″ N 8° 24′ 14″ O / 47.40583 °N, 8.40389 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 23106 | ||||
Areo | 9,33 km² | ||||
Alteco | 388 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 8953 | ||||
Komunumkodo | 0243 | ||||
![]() | |||||
Geografio
redaktiDietikon situas en la Limatvalo je la okcidenta bordo de la rivero ĉe la alfluo de la rivereto Reppisch al la Limato proksimume 10 kilometrojn okcidente de Zuriko.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Dietikon limas nordo al Oetwil ĉe Limato, en nordoriento al Geroldswil, en orientnordoriento al Weiningen, en oriento al Unterengstringen, en orientsudoriento al Schlieren, en sudoriento al Urdorf, en sudokcidento al Bergdietikon (AG), kaj en nordokcidento al Spreitenbach (AG).
Trafiko
redaktiDietikon troviĝas sur la plej malnova trajnlinio de Svislando inter Zuriko kaj Baden (Argovio), kiu hodiaŭ estas parto de la Zurika Trafik-Unio. En kvaronhora kadenco oni povas per regionaj trajnoj atingi la centron de Zuriko aŭ Baden. Dietikon estas ankaŭ rekte ligita al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Zuriko al Berno kaj Bazelo.
La urbo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 respektive la svisa aŭtovojo A3, kiuj apud Dietikon utiligas la saman vojon kaj disbranĉiĝas sudoriente de la urbo ĉe la Limatvala Aŭtovojkruco.
Ekonomio
redaktiDietikon estas industria urbo kaj sur ĝia teritorio troviĝas unu el la plej gravaj ranĝostacioj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj.
Historio
redaktiSur la teritorio de Dietikon kaj en argovia enklavo la beneditkta Monaĥinejo Fahr ekzistas romiaj ruinoj.
La unua dokumenta mencio de Dietikon datiĝas el la jaro 1100 kiel Dietinchovin. [1]
Ekde la jaro 1989 Dietikon estas la ĉefurbo de la nove kreita distrikto Dietikon.