Dübendorf
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dübendorf (stacidomo). |
Dübendorf | |
---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Uster |
Koordinatoj | 47° 23′ 54″ N 8° 37′ 10″ O / 47.39833 °N, 8.61944 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 54″ N 8° 37′ 10″ O / 47.39833 °N, 8.61944 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 23'176 |
Areo | 13,61 km² |
Alteco | 440 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8600 |
Komunumkodo | 0191 |
Pri la komunumo
redaktiDübendorf estas antaŭ-urbo de Zuriko en la Distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. Kun 23'176 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007 Dübendorf estas la kvara plej granda urbo de la kantono post Zuriko, Vinterturo kaj Uster.
Geografio
redaktiDübendorf situas en la Glatt-Valo, rekte oriente de Zuriko. La rivero Glatt fluas tra relative larĝa ebenaĵo, tiel ke Dübendorf povas bone disvolviĝi.
Al Dübendorf apartenas krom Dübendorf mem la urbopartoj kaj vilaĝoj Gfenn, Hermikon, Stettbach, Gockhausen, Geeren kaj Dübelstein.
Ekonomio
redaktiĜis decembro 2005 en Dübendorf troviĝis la plej grava armeflughaveno de Svislando kaj evidente la armeo estis ankaŭ grava dunganto en Dübendorf. En la nova armekoncepto oni fermis la arme-flugservon sur la flughaveno kaj nuntempe troviĝas en Dübendorf nur ankoraŭ bazo de la Schweizerische Rettungsflugwacht (Rega) (esperante: Svisa Vivsavflugkompanio). Nuntempe en Dübendorf troviĝas multaj servoentreprenoj, komputilfirmaoj kaj kalkulcentroj de bankoj kaj asekuroj. Krome en Dübendorf ekzistas grandaj vendejcentroj. Malgrau la fermo de la armeflughaveno Dübendorf do apenaŭ konas senlaborecon kaj estas rapide kreskanta. Sur la iama armeflughaveno lastan someron koncertis la The Rolling Stones antaŭ 60'000 koncertvizitantoj.
JU-Aero
redaktiEn la loka Svisa aerarmea centro, vivtenata de la Asocio de amikoj de svisa aerarmeo, oni povas flugi kun la historiaj aviadiloj de la speco Junkers Ju 52.
Trafiko
redaktiDübendorf estas tre bone atingebla de la urbocentro de Zuriko en malmultaj minutoj per trajno, ĉar la Stettbachtunelo ligas la urbon rekte kun la centro de Zuriko. Rektaj trajnoj kaj pluraj buslinioj ligas Dübendorf kun Zuriko kaj Uster en kadenco de malmultaj minutoj.
Historio
redaktiLa plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj datiĝas el la antaŭ-historia epoko. Unua dokumenta mencio de la urbo datiĝas de la jaro 946 sub la nomo „Tuobilindorf“. En la 13-a jarcento estis konstruita la Kastelo Dübenstein je la deklivo de la monto Adlisberg. En 1487 la iama urbestro de Zuriko Hans Waldmann aĉetis la kastelon kaj voktdistrikton. Post lia senkapigo la kastelo kaj voktdistrikto transiris al la posedaĵo de Zuriko. Pro la industriiĝo en la 19-a jarcento Dübendorf rapide kreskis kaj ekprosperis.
Gefiloj
redakti- Wilhelm Meyer-Lübke, lingvisto
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la urbo Dübendorf
- Dübendorf en la Historia Leksikono de Svislando
- paĝo pri turistaj flugoj kun malnovaj germanaj Junkers JU-52 -aviadiloj kaj pri muzeo
- oficiala paĝo Arkivigite je 2012-04-03 per la retarkivo Wayback Machine en germane,angle, japane (kaj ankaŭ pri "Junkers"-flugoj" "JU-Aero")