Uster

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Uster (distrikto) kaj Uster (stacidomo).

Uster estas ĉefurbo de la samnoma distrikto de la Kantono Zuriko kaj situas borde de la lago Greifensee. Uster estas industria kaj servoliveranta urbo kaj kun 31 288 loĝantoj (decembro 2007) laŭ grandeco la tria urbo de la Kantono Zuriko kaj estas ofte sendita kiel ĉefurbo de la regiono Zurika Oberlando.

Uster
Blazono de Uster
Stacidomo de Uster
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Uster
Koordinatoj  47° 20′ 58″ N 8° 42′ 9″ O / 47.34944 °N, 8.70250 °O / 47.34944; 8.70250 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 58″ N 8° 42′ 9″ O / 47.34944 °N, 8.70250 °O / 47.34944; 8.70250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 31 288
Areo 28,56 km²
Alteco 464 m super marnivelo
Poŝtkodo 8610
Komunumkodo 0198
Mapo de de la kvartaloj Uster
Mapo de la kvartaloj de Uster
vdr
Urbocentro de Uster vidita de la kastelturo
Reformita preĝejo de Uster vidita de la kastelturo - en la fono videblas la lago Greifensee
Reformita preĝejo kaj kastelo de Uster viditaj de Nossikon
Malsanulejo Uster
Japana Lernejo Zuriko en Uster

Urbopartoj redakti

La urbo Uster[1] konsistas el la sekvantaj urbopartoj (teams pri tiel nomitaj iamaj civilaj municipoj kaj iam aŭtonomaj komunumoj kunigitaj en 1926 al la nuna urba komunumo):

Geografio redakti

Uster situas oriente de Greifensee. La urbon trafluas la rivereto Ustermer Aa, laŭ kies bordo situis la unuaj industriaj entreprenoj, al kiu la urbo dankas sian prosperon. Inter la rivero kaj la lago situas la kastelmonto sur kies kresto je la norda flanko siutas la Kastelo Uster, kiu estas la de fore videbla simbolo de la urbo.

Najbaraj komunumoj redakti

La urbo Uster limas en nordo al Volketswil, en nordoriento al Fehraltorf, en oriento al Pfäffikon, en sudoriento al Seegräben, en sudo al Gossau, en sudoriento al Mönchaltorf, en oriento aliflanke de la lago Greifensee al Maur, kaj en sudoriento al la urbeto Greifensee.

Trafiko redakti

Uster havas bonan trafiksituacion. Ĝi estas dense konektita al la Zurika Trafik-Unio kaj disponas pri propra urba busreto. La centro de Zuriko atingeblas de Uster per antaŭurba rapidtrajno en 11 minutoj (linio S15 de Zugo tra Urdorf, Zuriko, Uster kaj Wetzikon al Rapperswil kaj Pfäffikon; linio S5 de Ŝafhaŭzo tra Bülach, Zuriko, Uster kaj Wetzikon al Rapperswil kaj Pfäffikon; linio S14 de Zuriko tra Wallisellen, Uster kaj Wetzikon al Hinwil; kaj S9 de Dietikon tra Zuriko al Uster).

Komence de la 20-a jarcento de Uster al Oetwil ĉe la lago ekzistis tramlinio, la tiel nomita Uster-Oetwil-Bahn, kiu en la jaro 1942 estis anstataŭigita per la hodiaŭa buslinio 842.

La urbo Uster disponas pri tri alveturejoj al la kantona aŭtovojo A53, la tiel nomita Zurika Oberlandaŭtovojo. Krome ĝi en Egg havas alvetureblon al la kantona aŭtovojo A52.

Infrastrukturo redakti

La urbo estas la sidejo de la distrikto malsanulejo Spital Uster, kiu 250 litoj estas la kvara plej grava malsanulejo de Kantono Zuriko kaj kun 1100 kunlaborantoj la plej grava labordonanto de la regiono. La malsanulejo estas la bazo de la regiona urĝhelpa kaj ambulanca servo kaj ankaŭ la sidejo de la regiona sangodonocentro. La malsanulejo jure funkcias kiel cela asocio de la 12 membrokomunumoj. La 8-an de marto 2015 la civitanoj de la distrikto malakceptis la transformon de la celasocio al komunutila akcisocieto, kies kapitalo apartenas al la ĝisnunaj membrokomunumoj.[2]

En Uster troviĝas ankaŭ granda sportcentro kun futbalstadio kaj halbanejo. La halbanejo post voĉdono en la jaro 2014 estas renovigita kaj grandigita. Alia sportplaco troviĝas en Oberuster. En Uster troviĝas sep bazaj lernejoj, tri sekundaraj lernejoj kaj mezlernejo kun gimnazio. La urbo disponas pri junulara centro kaj diversaj aliaj kulturinstitucioj, urba halo kaj festhalo, publika biblioteko kaj ampleksa urbodomo.

Kun la Eduka Centro Uster fondita en la jaro 2001 kaj ek de tiam daŭre ampleksigita Uster nuntempe disponas pir mezlernejo, kiu ofertas profesian kaj gimnazian edukadon je sekundara nivelo II samtempe. La lernejo konsistas el la profesia faklernejo, la lernejo por supera profesifakedukado kaj la kantona lernejo Uster kaj ĝis la inaŭguro de la nova konstruaĵo troviĝas en pavilompk en la Zellweger-Parko.

En Uster ankaŭ troviĝas du konataj privatlernejo, nome la kastela lernejo en la Kastelo de Uster kaj la Japana Lernejo Zuriko.[3]

Historio redakti

Dum romia epoko en la hodiaŭa kvartalo Oberuster kruciĝis la vojoj de la Glatt-Valo al la Zurika Oberlando kaj de Vinterturo al la Lago de Zuriko.[4]

Mezepoko redakti

La alamana setlejo estis unuan fojon dokumente menciita en la jaro 775.

La origina kerno de Uster estas la hodiaŭa kvartalo Oberuster (Supra Uster). Grandaj partoj de la teritorioj en Oberuster apartenis al la Monaĥejo Ruti; la centro de la komunumo mem tamen plejparte estis posedaĵoj de liberaj kamparanoj, fakte tute nekutima afero en mezepoko.

Je la jaro 1100 la Sinjoroj de Vinterturo kreis meze en la teritorio de la duko de Rapperswil la Kastelon Uster, kiu hodiaŭ estas la ekkonilo de Uster.

Frua industriepoko kaj tago de Uster redakti

 
Bierfabriko Uster, industria konstruaĵo el la 19-a jarcento

Komence de la 19-a jarcento la vilaĝo pro la kreskanta industriigo atingis pli kaj pli da signifo kaj apartenis al la plej dense industriigitaj regionoj de Eŭropo. 1830 je la Uster-Tago, la 22-an de novembro 10'000 kamparloĝantoj postulis ampleksigon de la demokrataj rajtoj kaj novan konstitucion. Tio estis la unua paŝo al la moderna Kantono Zuriko. 1831 kiel rezulto de la Tago de Uster estis realigita la disigo de la fortoj kaj akceptita en la Kantono Zuriko nova konstitucio sur la bazo de la popola suvereneco, egalrajreco de kamparanoj kaj urbanoj, kaj libereco de opinio kaj gazetaro. Tio fakte estas la eventoj, kiuj pli poste kondukis al la reala naskiĝo de Svislando en la jaro 1848.

 
Kastelo Uster
 
Turo de la katolika preĝejo Uster
 
Reformita preĝejo de Uster

Bruliĝo de Uster redakti

1832 Uster denove atingis la gheneralan atenton, kiam la 22-an de novembro pro seniluziiĝo pri la ne plenumigitaj promesoj de la registaro bruliĝis la fabriko de la firmao Corrodi & Pfister kun la unua mekanika teksilo pro timo pri perdo de laborlokoj. Proksimume 50 partoprenintaj estis kondamnitaj je longjaraj katen- kaj karcerpunoj. Ĉi-tiu evento poste konatiĝis kiel la Bruliĝo de Uster.[5]

De vilaĝo al urbo redakti

En la 19-a jarcento en Uster setlis multnombraj industriaj entreprenoj. La unuan kotonspinejon en 1812 sekvis pliaj spinejoj kaj en la jaro 1846 Uster kun la Anzeiger von Uster ricevis sian propran ĵurnalon; 1880 estis fondita Zellweger AG kaj 1897 sekvis la bierfabriko. La 1-a de aŭgusto 1856 estis inaŭgurita la Glatthal-Fervojo, 1858 la linio estis longigita al Wetzikon. 1889 estis konstruita la malsanulejo. De 1909 ĝis 1949 Uster eĉ disponis pri tramlinio al Oetwil, kiu tiam en la epoko aŭtomobila estis anstataŭigita pere de buslinio.

Pro la kontanta kresko de la loĝantaro la 1-an de majo 1970 Uster oficiale fariĝis urbo kun komunuma parlamento kaj urbestraro. Mejloŝtono estis la malfermo de la rapidfervojo en la jaro 1990 kun direkta rapidkoneto al la stacidomo Zuriko-Stadelhofen. Tiel subite la urbocentro de Zuriko atingeblis en nur 11 minutoj, kaj Uster ektrans-formiĝis de industriurbo al loĝurbo. Komence de 2015 Uster nombris 33 333 geloĝantojn.

Esperanto-Movado redakti

Ek de somero 2008 la kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo Dietrich Michael Weidmann vivas kun sia familio en Uster, kie ek de tiam ankaŭ estas la sidejo de la Esperanto-tradukentrepreno Allsprachendienst Esperanto GmbH.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
Panoramo vidita de la kastelo de Uster al oriento (urbocentro, Oberuster kaj Nossikon)
 
Panoramo vidita de la kastelo de Uster al okcidento (Pfannenstil, Greifensee Niederuster kaj preĝejo)