Mönchaltorf
Mönchaltorf | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Uster |
Koordinatoj | 47° 18′ 42″ N 8° 43′ 20″ O / 47.31167 °N, 8.72222 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 42″ N 8° 43′ 20″ O / 47.31167 °N, 8.72222 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3299 |
Areo | 7,62 km² |
Alteco | 442 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8617 |
Komunumkodo | 0196 |
Pri la komunumo
redaktiMönchaltdorf estas komunumo en la distrikto Uster, Kantono Zuriko. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 3299 loĝantojn.
Geografio
redaktiMönchaltdorf situas ĉe la suda bordo de la lago Greifensee, ĉe la alfluo de la rivero Mönchaltorfer Aa aŭ simple Aabach, kiu estas unu el la du ĉefaj alfluantoj de la lago kaj do fontrivero de la rivero Glatt. Al la komunumo apartenas ankaŭ la eksklavo Heusberg oriente ĉe la limo al Wetzikon.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Möchnaltorf limas en nordo al Uster, en oriento al Gossau, en sudo kaj okcidento al Egg, kaj en nordokcidento aliflanke de la lago Greifensee al Maur.
La eksklavo Heusberg limas krome en okcidento ankaŭ al Wetzikon.
Trafiko
redaktiMönchaltdorf estas per busoj de la Zurika Trafik-Unio ligita kun Uster, Egg ZH, Meilen kaj Stäfa. La buslinio de Gossau tra Mönchaltorf ĝis Uster de 1909 ĝis en la 1950-aj jaroj estis elektra tramlinio. 2 kilometrojn sude de Mönchaltorf en Esslingen troviĝas alveturejo al la Forch-Rapidvojo, kiu ĉe la aŭtovoja cirklo Hinwil konektiĝas al la svisa aŭtovojo A53.
Ekonomio
redaktiMönchaltorf konservis grandparte sian kamparan karakteron. Tamen nur ankoraŭ malgranda parto de la loĝantaro laboras en la agrikultura sektoro. Ĉe la marĝeno de la vilaĝo en 2008 estis malfermitaj unu el la unuaj supermerkatoj de Aldi en Svislando.
Historio
redaktiUnua dokumento de Mönchaltdorf okazis en la jaro 741.
Famaj civitanoj
redaktiFamaj civitanoj de la komunumo estas la eksa Federacia Konsilanto Leon Schlumpf kaj la nova Federacia Konsilantino Eveline Widmer-Schlumpf.
Bildoj
redakti-
Vilaĝa puto antaŭ Mönchhof
-
Restoracio Mühle
-
Faktrabdomo en Mönchaltorf
-
Mönchaltorfer Aa en la centro de Mönchaltorf
Eksteraj ligiloj
redakti