Wetzikon

komunumo de Svislando
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Wetzikon ZH en la Kantono Zuriko. Por la komunumo Wetzikon en la Kantono Turgovio vidu Wetzikon TG

Wetzikon estas industria urbo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 20'542 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Wetzikon estas unu el la plej rapide kreskantaj urboj en la kantono. Dum la pasinta jaro ĝia loĝantaro altiĝis je pli ol 3%.

Wetzikon
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Hinwil
Koordinatoj  47° 19′ 15″ N 8° 47′ 36″ O / 47.32083 °N, 8.79333 °O / 47.32083; 8.79333 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 15″ N 8° 47′ 36″ O / 47.32083 °N, 8.79333 °O / 47.32083; 8.79333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 20'542
Areo 16,73 km²
Alteco 535 m super marnivelo
Poŝtkodo 8620
Komunumkodo 0121
Mapo de Wetzikon
vdr

Geografio redakti

Wetzikon situas en la Zurika Oberlando inter Uster kaj Rapperswil ĉe la piedo de la monto Bachtel. Ĉe la norda pinto de la urba teritorio troviĝas la Lago de Pfäffikon. Tra Wetzikon fluas la riveretoj Wildbach, kiu fontas en Hinwil, kaj Aa, kiu elfluas el la lago de Pfäffikon. La lasta faras kurbon sur la urba teritorio, kaj en la plej orienta punkto de la kurbo alfluas al ĝi Wildbach. Poste ĝi fluas tra Seegräben al la lago Greifensee.

Al la urbo kaj komunumo Wetzikon apartenas la municipoj Robenhausen, Kempten, Oberwetzikon, Unterwetzikon, Ettenhausen kaj Medikon.

Trafiko redakti

Wetzikon troviĝas sur la trajnlinio de Uster al Rapperswil kaj estas bone konektita per trajnoj kaj aŭtobusoj al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Kantona lernejo redakti

En Wetzikon situas kantona gimnazio, nome la Kantona Lernejo Zurika Oberlando (germane Kantonsschule Zürcher Oberland). Ĝi estis malfermita en la jaro 1955 kiel unua kampara mezlernejo de Kantono Zuriko. Ĝin vizitas hodiau 1200 lernantoj.

Historio redakti

Unua dokumenta mencio de Wetzikon datiĝas el la jaro 1044 kiel Wenzinchofa.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti