Bachtel esta monto en la Zurika Oberlando en la Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havas altecon de 1115 m super la marnivelo. De la belvidturo sur ĝia pinto oni havas bonan ĉirkaŭ-vidon tra la tuta Kantono Zuriko, precipe al la lago Greifensee, al la Alpoj kaj ĝis la Nigra Arbaro. Sude de la pinto de la monto troviĝas supre de Gibswil sur la teritorio de la komunumo Fischenthal la fonto de la rivero Jona.

Bachtel
XXX
monto
Alteco 1 115 m
Situo Kantono Zuriko, Svislando
Montaro Antaŭalpoj
Geografia situo CH1903: 709293 / 237943 (mapo)47.2833333333338.8833333333333Koordinatoj: 47° 17′ N, 8° 53′ O; CH1903: 709293 / 237943 (mapo) f4
Bachtel (Zuriko)
Bachtel (Zuriko)
DEC
Bachtel
Bachtel
Situo de Bachtel
Bachtel (Svislando)
Bachtel (Svislando)
DEC
Bachtel
Bachtel
Situo de Bachtel
Map
Bachtel
vdr

Bachtelturo redakti

La unau turo estis konstruita sur la pinto de Bachtel en la jaro 1873. Ĝi konsistis el ligno kaj estis tetruita en la jaro 1890 per ŝtormo.

Tri jarojn poste oni konstruis novan ŝtalan turon. Ĝi staris ĝis la jaro 1985 sur la pinto de Bachtel kaj tiam estis malkonstruita, renovigita kaj rekonstruita sur la altobservejo de Pfannenstil.

En la jaro 1986 estis konstruita la nova Bachtelturo. Ĝi havas altecon de 60 metroj, kaj en la alteco de 30 metroj troviĝas belvidplatformo. Sur la platformo estis instalita alpomontrilo kun la nomoj kaj desegnoj de ĉiuj montoj videblaj de la Bachtel. Ĝi estas la verko de Paul Thalmann.

Turismo redakti

La monto Bachtel kaj la restoracio sur ĝia pinto estas ŝatata migradcelo. Aliro eblas de ĉiuj flankoj. Bela vojo estas ek de Gibswil tra la abisma valo (germane Tobel) de la rivero Jona. La nomo Bachtel (en mezepoko Bachtalberg (=rivervalmonto), do monto kun rivervalo, indikas, ke la nomo de la monto supozeble estis dedukita de la rivervalo de la Jona.

Eksteraj ligiloj redakti