Lago de Pfäffikon

La Lago de Pfäffikon estas malgranda lago en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Je ĝia norda bordo troviĝas la urbeto Pfäffikon ZH, kiu donis al la lago sian nomon. Ĉirkaŭ la lago troviĝas bela naturrezervejo, kiu donas vivospacon al multaj minacitaj bestoj, plantoj, birdoj, insektoj, amfibioj kaj fiŝoj.

Lago de Pfäffikon
Pfäffikersee
lago
Ĉefaj fontoj Chämtnerbach
Ĉefaj elfluoj Ustermer Aa
Setlejoj Pfäffikon
Areo de la baseno 50 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 701346 / 245463 (mapo)47.3522222222228.78537Koordinatoj: 47° 21′ 8″ N, 8° 46′ 48″ O; CH1903: 701346 / 245463 (mapo)
Lago de Pfäffikon Pfäffikersee (Zuriko)
Lago de Pfäffikon
Pfäffikersee (Zuriko)
DEC
Lago de Pfäffikon Pfäffikersee
Lago de Pfäffikon
Pfäffikersee
Map
Lago de Pfäffikon
Pfäffikersee
Supermara alteco 537 m ü. M.[1]
Surfaca areo 3,3 km²[1]
Maksimuma longo 2,5 kmf6
Maksimuma larĝo 1,3 kmf7
Akva volumeno 3,304 km³dep1f8
Maksimuma profundo 35 m[1]
Averaĝa profundo 18,5 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 60 tagoj
Borda longo1 9,051 km[1]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Al- kaj elfuantoj redakti

 
Chämtnerbach antaŭ ĝia alfluo al Lago de Pfäffikon

La ĉefa alfluanto de la lago estas Chämtnerbach kun longeco de 9,5 km, kiu fontas inter Bäretswil kaj Fischenthal alfluas la municipon Kempten kaj alfluas la lagon rekte norde de la strandbanejo de Wetzikon. La elfluanto, la rivero Aa, fluas al la lago Greifensee en la distrikto Uster.

Komunumoj ĉirkaŭ la lago redakti

Ĉirkaŭ la lago de Pfäffkion situas la urboj Pfäffikon ZH (norde), Wetzikon (sude) kaj la komunumo Seegräben (okcidente).

Lagoglaciiĝo redakti

En malvarmaj vintroj kiel ekzemple lastfoje en 2006 la lago frostiĝas kaj fariĝas giganta natura glitŝuejo.

 
Frostita Lago de Pfäffikon en vintro 2006

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti