Pfäffikon (distrikto)
La distrikto Pfäffikon estas administra unuo de Kantono Zuriko en Svislando. Kun 53387 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2007) ĝi apartenas al la pli malgrandaj distriktoj de la kantono.
Distrikto Pfäffikon | |
---|---|
district of the canton of Zürich | |
Kantono | Zuriko |
Ĉefloko | Pfäffikon |
Geografia situo | CH1903: 701506 / 250778 (mapo)47.48.7833333333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 8° 47′ O; CH1903: 701506 / 250778 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 53387 (2007-12-31) |
Areo | 163,55 km² |
Loĝantardenseco | 326,43 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0108 |
Geografio
redaktiLa distrikto Pfäffikon estas kampara distrikto, kiu apartenas al la Zurika Oberlando. Ĝia ĉefurbo Pfäffikon situas borde de la samnoma lago.
Historio
redaktiEn la romia epoko apud la Lago de Pfäffikon en la hodiaŭa distrikto Pfäffikon troviĝis la kastelo en Irgenhausen.
Limoj
redaktiLa distrikto limas norde al la distrikto Vinterturo, oriente al la Kantono Turgovio, sude al la distrikto Hinwil, sud-okcidente al la distrikto Uster kaj nord-okcidente al la distrikto Bülach.
Trafiko
redaktiTra la distrikto pasas la regionaj fervojlinioj de Wetzikon al Effretikon kaj Aatal en la komunumo Seegräben disponas ankaŭ pri haltejo ĉe la fervojlinio de Wetzikon al Uster. Krome tra la fervojnodo Effretikon pasas la linio de Zuriko al Vinterturo. La entrepreno Verkehrsbetriebe Zürcher Oberland kaj diversaj poŝtaŭtolinioj servas la lokojn, kiuj ne estas servataj per trajnoj. En nordo la distrikto havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Vinterturo al Zuriko.
Politikaj komunumoj en la distrikto Pfäffikon
redaktiBlazono | Poŝtkodo Nomo |
Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
8494 Bauma |
4150 | 20.76 | 0171 | |
8320 Fehraltorf |
5670 | 9.54 | 0172 | |
8335 Hittnau |
3425 | 12.92 | 0173 | |
8308/8307 Illnau-Effretikon |
15374 | 25.28 | 0174 | |
8314 Kiburgo |
407 | 7.58 | 0175 | |
8315 Lindau |
4958 | 11.96 | 0176 | |
8330 Pfäffikon |
10374 | 19.54 | 0177 | |
8332 Russikon |
3998 | 14.37 | 0178 | |
8499 Sternenberg |
366 | 8.75 | 0179 | |
8484 Weisslingen |
3168 | 12.81 | 0180 | |
8492 Wila |
1913 | 9.21 | 0181 | |
8489 Wildberg |
937 | 10.83 | 0182 | |
Totale | 23 | 38386 | 680,51 | 0211 |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti