Wila
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wila (stacidomo). |
Wila | |
---|---|
![]() | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Pfäffikon |
Koordinatoj | 47° 25′ 7″ N 8° 50′ 58″ O / 47.41861 °N, 8.84944 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 7″ N 8° 50′ 58″ O / 47.41861 °N, 8.84944 °O (mapo) |
Areo | 9,21 km² |
Alteco | 566 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8492 |
Komunumkodo | 0181 |
![]() | |
Pri la komunumo Redakti
Wila estas komunumo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1903 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio Redakti
Wila situas en la Tössvalo inter la komunumoj Turbenthal kaj Bauma. En oriento la komunumo limas al la komunumo Wildberg en la Kantono Turgovio.
Najbaraj komunumoj Redakti
La komunumo Wila limas en nordo kaj oriento al Turbenthal, en sudoriento al Fischingen (TG), en sudsudoriento al Sternenberg, en sudo al Bauma, kaj en okcidento al Wildberg.
Trafiko Redakti
Wila situas ĉe la trajnlino de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Rüti ZH, kio estas la iama Tössval-Fervojo kaj kie hodiaŭ cirkulas la regiona trajnlinio S26 de la Zurika Trafik-Unio.
Historio Redakti
Okaze de arkeologiaj fosadoj dum la preĝejrenovigo inter la jaroj 1978 kaj 1980 oni trovis ŝpurojn de ligna preĝejo el la 7-a aŭ 8-a jarcento. La unua skriba mencio de la komunumo datiĝas el imposta dokumento de la Episkopejo Konstanco el la jaro 1275.