Sternenberg
Sternenberg | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Pfäffikon |
Koordinatoj | 47° 23′ 10″ N 8° 54′ 59″ O / 47.38611 °N, 8.91639 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 10″ N 8° 54′ 59″ O / 47.38611 °N, 8.91639 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 353 |
Areo | 8,75 km² |
Alteco | 870 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8499 |
Komunumkodo | 0179 |
Pri la komunumo
redaktiSternenberg estas komunumo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 353 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
redaktiKiel la nomo indikas, la komunumo situas sur la monto Sternenberg kaj estas kun alteco de 900 metroj la plej alte super la marnivelo situanta komunumo de la Kantono Zuriko. La plej alta punkto de la komunuma teritorio situas sur la monto Chlihörnli sur alteco de 1073 m s.m., ĝia plej malalta punkto sur alteco de 660 m s.m. en la fundo de la valo de la rivereto Steinenbach. Al la komunumo apartenas krom la kerna vilaĝo la setlejoj Steishof kaj Matt en nordokcidento, Gfell en oriento kaj Heiletsegg en sudo de la komunumo.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Sternenberg limas en nordo al Fischingen (TG), en oriento al Mosnang (SG), en sudoriento al Fischenthal, en sudokcidento al Bauma, kaj en nordokcidento al Wila.
Trafiko
redaktiSternenberg situas sur montokulmino kaj tute flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas atingebla per buso de la Zurika Trafik-Unio ek de Bauma en 17 minutoj, kio signifas veturtempon ĝis la Ĉefstacidomo Zuriko de unu kaj kvarona horo.
Ekonomio
redaktiSternenberg vivas ĉefe de agrikulturo kaj de loka turismo. La komunumo ofertas mirindan belvidon kaj kutime troviĝas en aŭtuno super la nebullimo, kio signifas multe pli da sunhoroj ol en la cetera kantono. La komunumo ofertas diversajn tranokteblojn kaj belan infrastrukturon por migrantoj en formo de fajrejoj kaj restoracioj.
Historio
redaktiUnua mencio de la sternenberga setlejo Gfell datiĝas el la 13-a jarcento. En tiu tempo la teritorio apartenis al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 1550 la urbo Zuriko transprenis la jurisdikcion. La unua preĝejo estis konstruita nur en la jaro 1705. Sternenberg apartenis al la perdintoj de la industriiĝo. La situo sur monto for de la energifontaj riveroj kaŭzis, ke en la 19-a kaj 20-a jarcento granda parto de la loĝantaro formigris, tiel ke la komunumo, kiu iam havis pli ol 1400 loĝantojn nuntempe loĝigas malpli ol 400 homojn.
Eksteraj ligiloj
redakti