Mosnang

komunumo de Svislando
Mosnang
Blazono de Mosnang
Ĉefstrato de Mosnang
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 21′ 43″ N 9° 2′ 24″ O / 47.36194 °N, 9.04000 °O / 47.36194; 9.04000 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 43″ N 9° 2′ 24″ O / 47.36194 °N, 9.04000 °O / 47.36194; 9.04000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2885
Areo 50,05 km²
Alteco 735 m super marnivelo
Poŝtkodo 9612
Komunumkodo 3394
Mapo de Mosnang
vdr

Pri la komunumo redakti

Mosnang estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 2926 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro malkreskis al 2885.

Geografio redakti

La komunumo Mosnang situas en la norda parto de la elektodistrikto Togenburgo, oriente de la ĉefaj trafikvojoj. La teritorio de la komunumo estas montara kaj apartenas al la Antaŭalpoj. Krom Mosnang mem apartenas al la komumumo ankaŭ la vilaĝetoj Libingen, Mühlrüti kaj Dreien. En Mühlrüti troviĝas la fonto de la rivero Murg, alfluanto de Turo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,05 km², de kiuj 2,38 km² estas kovritaj de arbaro, 2,45 km² servas por agrikulturo kaj 0,18 por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mosnang limas en nordo al Fischingen kaj Kirchberg, en nordoriento al Lütisburg, en oriento al Bütschwil kaj Krinau, en sudoriento al Wattwil, en sudo al Goldingen, kaj en sudokcidento al St. Gallenkappel, kaj en okcidento al Fischenthal.

Trafiko redakti

Mosnang estas atingebla en 6 minutoj per poŝtaŭtobuso ek de la stacidomo de Bütschwil.

En Mühlrüti komenciĝas la pasejvojo tra Hulfteggpasejo al Steg (komunumo Fischenthal) en Kantono Zuriko.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mosnang datiĝas el la jaro 854 kiel Masinang.[2]

En mezepoko Mosnang apartenis al la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1468 ĝi transiris al la posedaĵoj de la Princabatejo Sankt-Galo. Mosnang deklaris en la jaro 1798 kune kun aliaj togenburgaj komunumoj sian liberecon. En la jaro 1803 la kvar municipoj Mosnang, Libingen, Mühlrüti kaj Dreien estis kunigitaj al la hodiaŭa politika komunumo Mosnang.

Same kiel la plej multaj aliaj togenburgaj komunumoj ankaŭ Mosnang devis registri dum la lastaj jaroj malkreskon de la konstanta loĝantaro.

Esperanto en Mühlrüti redakti

Laŭ dokumento de la gastejo "Sennhof" en Hulftegg pasejo (Panorama Restaurant Hulfteggpass, 1867 bis 2013) la posendantoj de tiu gastejo uzis Esperanton en la jaro 1899 sur ŝildo, kie legiĝas "Internacia Ligo Sennhof Hulftegg 5"

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti