Kirchberg SG

komunumo de Svislando
- La mallongigo SG en Kirchberg SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Kirchberg..

Kirchberg estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo (SG), Svislando. Ĝi havis 8008 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Kirchberg SG
Blazono de Kirchberg
Kirchberg
Vilaĝo Bazenheid, komunumo Kirchberg SG
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 24′ 0″ N 9° 2′ 0″ O / 47.40000 °N, 9.03333 °O / 47.40000; 9.03333 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 0″ N 9° 2′ 0″ O / 47.40000 °N, 9.03333 °O / 47.40000; 9.03333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8008
Areo 42,59 km²
Alteco 735 m super marnivelo
Poŝtkodo 9533
Komunumkodo 3392
Mapo de Kirchberg
vdr

Geografio redakti

Kirchberg, kies nomo en esperanto signifas preĝeja monto situas en la norda parto de Togenburgo sude de Wil SG. Al la komunumo apartenas krom la municipo Kirchberg mem la vilaĝoj Bazenheid, situanta ĉe la bordo de la rivero Turo, kaj Müselbach, Schalkhausen, Gähwil, Dietschwil, Oetwil, Rupperswil, Nuetenwil kaj Lamperswil. Laŭ la statistiko Kirchberg estas la komunumo kun la plej alta nombro de bovinoj en Svislando.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kirchberg limas en nordo al Rickenbach (TG), en nordoriento al Jonschwil, en sudoriento al Lütisburg, en sudo al Mosnang, en okcidento al Fischingen (TG), en nordokcidento al Sirnach (TG), kaj en nordnordokcidento al Wilen (TG).

Trafiko redakti

Bazenheid situas ĉe la trajnlinio de Nesslaŭ al Wil SG de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj kaj la ceteraj municipoj kaj vilaĝopartoj atingeblas per diversaj poŝtaŭtolinioj.

Historio redakti

La unua skriba mencio de bienoj sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Kirchberg kiel Pacinwaida (Bazenheid) kaj Ottinwillara (Ötwil) datas jam el la jaro 745 en rilato kun donacoj al la Monaĥejo Sankt-Galo. En mezepoko Kirchberg estis sidejo de la Grafoj de Togenburgo.

Ekonomio redakti

Ankoraŭ meze de la 20-a jarcento Kirchberg estis malriĉa kamparana vilaĝeto. Pro la kreskanta konjunkturo de la 60-aj jaroj la komunumo tamen forte disvolviĝis. Kvankam ankoraŭ nun la agrikulturo ludas gravan rolon, la komunumo hodiaŭ estas sidejo de multnombraj etaj entreprenoj kaj ankaŭ estas ŝatata loĝlokoj, de familioj, kiuj trovas laboron en la proksimaj urboj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti