Wilen TG

komunumo de Svislando

Wilen (pronocu viln, ankaŭ nomita Wilen ĉe Wil, germane Wilen bei Wil) estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 029 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Wilen
Blazono de Wilen
Blazono de Wilen
Panoramo de Wilen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 720263 / 256690 (mapo)47.459.0333333333333Koordinatoj: 47° 27′ N, 9° 2′ O; CH1903: 720263 / 256690 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2029
Areo 2,25 km²
Alteco 552 m super marnivelo
Poŝtkodo 9535
Komunumkodo 4786
Mapo de Wilen
vdr

Geografio redakti

Wilen situas ĉe la nororidenta deklivo de la monteto Hummelberg. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Wil, en kies sud la komunumo situas. En la sudo de la komunumo situas la bela naturprotekta regiono Ägelsee, temas preskaŭ komplete marĉiĝinta lageto sude de Hummelberg. La plej alta punkto de la komunumo estas la pinto de Hummelberg sur la limo kun la municipo Busswil en Sirnach kun alteco de 683 m s.m..

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wilen limas en sudo al Kirchberg (Kantono Sankt-Galo), en oriento al Rickenbach, en nordo al Wil (Kantono Sankt-Galo) kaj en okcidento al Sirnach.

Trafiko redakti

Wilen troviĝas en rekta najbareco de la urbo Wil SG kaj de tie atingeblas per loka buso numero 702, kiu cirkulas en duonhora kadenco. En Wil ankaŭ alvetureblas la nacia aŭtoŝeseo A1 de Sankt-Galo tra Zuriko al Berno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wilen datiĝas el la jaro 1302 kiel Wiile.

La hodiaŭa politika komunumo Wilen estis fondita la 1-an de januaro 1998 post disiĝo de Wilen de la antaŭa municipkomunumo Wilen-Rickenbach kadre de la turgovia komunumreformo.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Wilen

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti