Rickenbach TG
Rickenbach TG (la mallongigo TG signifas Kantono Turgovio kaj estas uzata por distingi la komunumon de aliaj lokoj kun sama nomo) estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 451 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Rickenbach TG | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Münchwilen |
Geografia situo | CH1903: 721519 / 256715 (mapo)47.459.05Koordinatoj: 47° 27′ N, 9° 3′ O; CH1903: 721519 / 256715 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2451 |
Areo | 1,6 km² |
Alteco | 550 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9532 |
Komunumkodo | 4751 |
Geografio
redaktiRickenbach, kiu ankaŭ estas nomita Rickenbach ĉe Wil respektive Rickenbach apud Wil (en la germana lingvo Rickenbach bei Wil) situas en la Malantaŭa Turgovio sude de la sanktgala urbo Wil. Rickenbach hodiaŭ estas kvazaŭ antaŭurbo de Wil. Tra la komunumo fluas la rivereto Alpbach, kiu oriente de ĝi alfluas al Turo. En okcidento Turo formas la limon komunuman kaj ankaŭ kantonon. Ĉar en Kantono Turgovio estas multe pli liberaj leĝoj por la malfermado de vendejoj ol en Kantono Sankt-Galo, en la vilaĝo Rickenbach ekzistas relative multaj grandaj vendejoj, kiuj profitas de la pli longaj malfermhoroj ol en la najbara urbo. Pro sia ligiteco al Wil kaj ankaŭ la bonaj konektoj al Vinterturo, Zuriko kaj Sankt-Galo la komunumo en la lastaj jaroj enorme kreskis kaj ankaŭ aktuale ekzistas granda konstruaktiveco.
Najbaraj komunumoj
redaktiNur en oriento Rickenbach limas al turgovia komunumo nome Wilen. En nordo la komunumo limas al Wil, en okcidento al Jonschwil kaj en sudo al Kirchberg (cĥiuj tri en Kantono Sankt-Galo).
Trafiko
redaktiPer la loka buso numoro 732 Rickenbach atingeblas en 10 minutoj ek de la stacidomo de Wil SG. Richeknbach situas ĉe la ĉefstrato de Togenburgo al Wil kaj havas ĉe la limo al Wil rektan aliron al la aŭtoŝoseo A1 de Zuriko tra Vinterturo al Sankt-Galo.
Historio
redaktiRickenbach estis la unuan fojon skribe menciita en la Dokumento de Henau en la 6-an de aŭgusto 754 kiel Richinbach. Per la dokumento la bienposedanto Rotbald zu Henau legacis al la Monaĥejo Sankt-Galo signifan havaĵon en Rickenbach.
La hodiaŭa politika komunumo Rickenbach estis kreita kadre de la turgovia komunumreformo la 1-an de januaro 1988 post disiĝo de la lokkomunumo Wilen de la lokkomunumo Rickenbach kaj posta kunigo de la lokkomunumo kun la municipkomunumo Rickenbach.
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj komunumoj kun la nomo Rickenbach
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Rickenbach[rompita ligilo]
- Rickenbach TG en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
Bildoj
redakti-
Katolika preĝejo Sankta Verena
-
Konstruaĵo kun poŝtoficejo kaj kantona banko
-
Rivereto Alpbach en la centro de la vilaĝo
-
Muelejo Rickenbach
-
Supermerkato ĉe la vilaĝorando