Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bauma (stacidomo).
Bauma
Blazono de Bauma
Vaporpasaĝerlokomotivo de la iama Uerikon-Bauma-Fervojo
Kantono Zuriko
Distrikto Pfäffikon
Koordinatoj  47° 22' N, 8° 52' E
Nombro de loĝantoj 4191
Areo 20,91 km²
Alteco 640 m super marnivelo
Poŝtkodo 8494
Komunumkodo 0171
Mapo de Bauma
Information icon.svg
vdr

Pri la komunumoRedakti

Bauma (en Esperanto ankaŭ Baŭmo) estas komunumo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4191 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

GeografioRedakti

Bauma situas en la Tössvalo en la Zurika Oberlando. Ĝi sude limas al la komunumoj Fischenthal kaj Bäretswil en la distrikto Hinwil, oriente al Sternenberg, norde al Wila, Wildberg ZH kaj okcidente al Pfäffikon kaj Hittnau.

TrafikoRedakti

Bauma situas ĉe la iama Tössval-Fervojo, sur kies linio nuntempe cirkulas la regiona trajnlinio S26 de la Zurika Trafik-Unio, funkciigita de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. Bauma estis ĝis la mezo de la 20-a jarcento ankaŭ la finhaltejo de la Uerikon-Bauma-Fervojo, kiu estis anstataŭigita per la buslinio de Wetzikon al Bauma.

HistorioRedakti

La teritorio de Bauma estis ekloĝita inter la 7-a kaj 10-a jarcento. En la 13-a jarcento estiĝis la Kastelo Alt Landenberg, kies sinjoro evoluigis la setlejojn en Baumo. En la jaro 1549 la malalta jurisdikcio transiris al la urbo Zuriko. Plej gravan disvolviĝon la komunumo spertis dum la industriiĝo en la 18-a kaj 19-a jarcento.

Famaj personecoj rilataj la BaumaRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti