Riedikon
Riedikon | |
---|---|
Blazono de Riedikon | |
Riedikon | |
vilaĝo | |
Kantono | Zuriko |
Komunumo(j) | Uster |
Geografia situo | CH1903: 696295 / 243095 (mapo)47.331698.71266Koordinatoj: 47° 20′ N, 8° 43′ O; CH1903: 696295 / 243095 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 800 |
Areo | 3 km² |
Alteco | 440 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8600 |
Pri la municipo
redaktiRiedikon estas vilaĝo kaj iama civilkomunumo respektive municipo de la komunumo Uster en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis proksimume 800 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
redaktiRiedikon estas unu el la tiel nomitaj Aussenwachten (eksteraj gardejoj) de la komunumo, fakte vilaĝo, kiu estas en absoluta kontrasto kun la industria urbo Uster. La vilaĝo situas ĉe la sudorienta bordo de la lago Greifensee. Tra la vilaĝo fluas la rojo Tüfenbach, kiu nordokcidente de la vilaĝo alfluas al la lago. Al tiu rojo alvluas la rojeto Klusbach. La okcidentan limon al la komunumo Mönchaltorf formas la rivero Mönchaltorfer Aa. Riedikon limas en nordo al Niederuster, en oriento al Nossikon, en sudo kaj sudokcidento al Mönchaltorf, kaj en nordokcidento al la lago Greifensee.
Trafiko
redaktiTra Riedikon pasas la kantona ĉefvojo n-ro 716 de Uster al Egg, kiu ankaŭ kondukas al la svisa aŭtovojo A52 al Zuriko. Krome kondukas vojoj al Mönchaltorf kaj al Niederuster kaj flanka vojo al Oberuster. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio 842 de la stacidomo de Uster al Oetwil ĉe la lago. Tiu buslinio anstataŭis kamparan tramlinion, kiu funkciis ĝis 1953.
Ekonomio
redaktiGranda parto de la loĝantaro de Riedikon estas personoj, kiuj laboras aŭ en Zuriko aŭ en la urbocentro de Uster. La vilaĝo mem konservis sian kamparan karakteron kaj ekzistas pluraj kamparaj bienoj en Riedikon. Krome apud la orienta trafikcirklo situas benzinejo kun vendejo, kiu funkcias ĉiutage ĝis la 10-a vespere. Norde de la vilaĝo apud la limo al Niederuster funkcias gruzominejo. Ankaŭ ĉe la limo al Niederuster oriente de la kantona ĉefvojo troviĝas golfejo.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio de Riedikon datiĝas el la jaro 741 en donacdokumento al la Monaĥejo Sankt-Galo. Tiel do Riedikon estas efektive historie la unue menciita parto de Uster. [1]
Ĝis komence de la 19-a jarcento Riedikon ekzistis kiel aparta civilkomunumo. La 9-an de julio 1927 la iamaj civilkomunumoj de Uster estis kunigitaj al la hodiaŭa politika komunumo Uster. [2]
Vidindaĵoj
redaktiĈefa vidindaĵo de Riedikon estas la naturprotekta zono kun vastaj kanejoj ĉirkaŭ la lagobordo. Tiu teritorio estas grava rezervejo por sovaĝaj birdoj, precipe por cikonioj.
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la loka asocio de Riedikon Arkivigite je 2014-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Riedikon – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Vilaĝa puto en Riedikon
-
Malnova fajrobrigada deponejo
-
Frostiĝinta lago Greifensee en februaro 2012
-
La vilaĝocentro de Riedikon
-
Faktrabdomo