Nossikon
Nossikon estas iama civilmunicipo kaj kvartalo de la urbo Uster. Ĝi havis proksimume 5 loĝantojn je la fino de 2008 kaj kovras areon de proksimume 5 km².
Nossikon | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
kvartalo | |
Kantono | Zuriko |
Komunumo(j) | Uster |
Geografia situo | CH1903: 697253 / 244133 (mapo)47.340888.72555Koordinatoj: 47° 20′ N, 8° 44′ O; CH1903: 697253 / 244133 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | ĉirkaŭ 5000 |
Areo | ĉ. 5 km² |
Alteco | 490 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8610 |
Geografio
redaktiNossikon situas sudokcidente de la kastela monteto kaj la moteto Tämbrig, en distanco de proksimume 1,5 km de la urbocentro de Uster. Oni de Nossikon havas belan vidon al la lago Greifensee kaj la montoĉeno Pfannenstil. Nossikon konsistas el la malnova kerno kaj ĉirkaŭ ĝi diversaj novaj kvartaloj. En la sudo de Nossikon troviĝas naturprotekta zono Verenetorain kaj Brunnacher, tra kiu fluas la rojo Klusbach, kiu en Riedikon kuniĝas kun Tüfenbach kaj tiam alfluas al la lago.
Vidindaĵoj
redaktiEn la malnova vilaĝokerno de Nossikon elstaraj estas la konstruaĵo de la restoracio Krone Nossikon kaj vidalvide de ĝi malnova faktrabdomo kaj la malnova lernejo.
Trafiko
redaktiNossikon estas konektita al la publika transportreto per la du buslinioj 813 kaj 814, kiuj en cirklo de la stacidomo de Uster unu tra Kirchuster, Nossikon kaj Oberuster reen al la stacidomo kaj la alia laŭ la inversa vojo konektas la kvartalon kun la urbocentro. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A53 situas oriente en Oberuster en distanco de 1 km.
Infrastrukturo
redaktiEn Nossikon troviĝas Volg-Supermerkato kaj la restoracio Krone kun kegloludejo, kiuj formas la ekonomian kaj kulturan centron de la kvartalo.
Bildoj
redakti-
Taverno kaj keglejo de la restoracio Krone
-
Nova kvartalo sude de Tämbrig
-
Nossikon kun Kastelo Uster
-
Volg-Supermerkato
-
Faktrabdomo en la malnova vilaĝocentro
-
Malnova lernejo
-
Rojo Klusbach kaj Verenetorain
-
Brunnacher-Lageto