Sulzbach (prononcu sulcbaĥ) estas periferia vilaĝo kaj iama civila komunumo de la komunumo kaj urbo Uster en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis proksimume 300 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Oberuster
Blazono de Sulzbach
Blazono de Sulzbach
Fajrobrigadejo kun tureto en Sulzbach
vilaĝo
Kantono Zuriko
Komunumo(j) Uster
Koordinatoj  47° 20′ 40″ N 8° 43′ 5″ O / 47.34444 °N, 8.71806 °O / 47.34444; 8.71806 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 40″ N 8° 43′ 5″ O / 47.34444 °N, 8.71806 °O / 47.34444; 8.71806 (mapo)
Nombro de loĝantoj ĉirkaŭ 300
Areo ĉ. 5 km²
Alteco 472 m super marnivelo
Poŝtkodo 8614
vdr

Geografio redakti

Sulzbach situas ekstere de la ĉefa setlejzono de la urbo Uster proksimume 3,5 kilometroj sudoriente de la urbocentro. Ĝi estas vilaĝo, kiu konservis la kamparan karakteron, sed en la lastaj jaroj estiĝis en Sulzbach ankaŭ kelkaj loĝsetlejoj kun unufamiliaj domoj de homoj laborantaj en Uster aŭ eĉ en Zuriko. En la vilaĝo fontas rojo, de kiu ĝi ricevis sian nomon kaj kiu alfluas en Riedikon al Mönchaltorfer Aa. Tiu rojo post la vilaĝocentro fluas tra marĉeto, kiu estas naturprotekta zono. Inter Sulzbach kaj Riedikon ekzistas arbaro, la cetera regiono estas plej parte kampoj uzataj por agrikulturo.

Trafiko redakti

Sulzbach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas flanka vojo de Oberuster al Gossau, la tiel nomita Sulzbachstrasse. La vilaĝo estas konektita al la publika transportreto per la loka aŭtobuslinio 845 de la stacidomo de Uster al Gossau. La buso cirkulas de lundo ĝis vendredo en duonhora kadenco, vespere kaj dum la semajnfino hore. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A53 estas Uster-Oriento, kiu situas en Oberuster.

Historio redakti

Ĝis komence de la 19-a jarceno Sulzbach ekzistis kiel aparta civilkomunumo. La 9-an de julio 1927 la iamaj civilkomunumoj de Uster estis kunigitaj al la hodiaŭa politika komunumo Uster. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti