Svisa aŭtovojo A53

(Alidirektita el CH-A53)

La svisa aŭtovojo A53 (la tiel nomita Oberlandaŭtovojo) estas kantona aŭtovojo kiu konektas la svisan aŭtovojon A1 ek de la kruco de Brüttisellen kun la svisa aŭtovojo A3 ĉe la disbranĉiĝo de Reichenburg. Ĝi estas ankaŭ konata sub la nomo Oberlandaŭtovojo.

Aŭtovojo A53 ĉe la elveturejo Schmerikon

Vojo redakti

La aŭtovojo A53 komenciĝas ĉe la kruco de Brüttisellen. Ĝia kompleta longeco estas 39 km. Sekvas la elveturejoj Wangen, Hegnau, Uster Okcidento, Uster Nordo kaj Uster Oriento, kie la aŭtovojo nuntempe interrompiĝas. La vojo inter Uster Oriento kaj Hinwil devintus malfermiĝi en la jaro 2015. Pro verdikto de la Federacia Tribunalo de Svislando la mankanta parto de la aŭtovojo ne povas esti konstruita sur la planita linio, ĉar tio detruiĝintus protektitan marĉon. Oni nun devas fari alternativan projekton, kio kaŭzos plurjaran malfruon de la finkonstruo de la aŭtovojo. Tio estas ankaŭ la lasta parto, kiu mankas por kompletigi la aŭtovojringon ĉirkaŭ Zuriko.

En Hinwil la aŭtovojo rekomenciĝas unue kiel ekspresvojo ĝis la aŭtovojcirklo de Hinwil, kie alvenas la svisa aŭtovojo 52 ek de Zuriko tra Forch. Post la cirklo de Hinwil la ŝoseo denove estas 1-a klasa aŭtovojo. Sekvas nun al elveturejoj Dürnten, Rüti kaj Rapperswil, sekvas du tuneloj, tiam la elveturejo Jona, aliaj tri tuneloj, la elveturejo Eschenbach, la tunelo Uznaberg kaj fine la elveturejo Schmerikon, de kie la vojo tra la Ricken-Pasejo deiras. Inter Rüti kaj Schmerikon la ŝoseo estas nur 2-a klasa ekspresvojo kun nur po unu koridoro al ĉiu direkto. Ek de Schmerikon A53 denove estas 1-a klasa aŭtovojo kun po du koridoroj. Sekvas la tunelo Buchberg, la elveturejo Tuggen kaj fine la disbranĉiĝo Reichenburg kie A53 konektiĝas al la nacia svisa aŭtovojo A3.

La aŭtovojo A53 estas komuna kantona aŭtovojo de la kantonoj Zuriko, Sankt-Galo kaj Ŝvico.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti