Volketswil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Hegnau)
Volketswil
Blazono de Volketswil
Preĝejo de Hegnau
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Uster
Koordinatoj  47° 23′ 27″ N 8° 41′ 44″ O / 47.39083 °N, 8.69556 °O / 47.39083; 8.69556 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 27″ N 8° 41′ 44″ O / 47.39083 °N, 8.69556 °O / 47.39083; 8.69556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 17412
Areo 14,0 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 8604
Komunumkodo 0199
Mapo de Volketswil
vdr

Pri la urbo redakti

Volketswil estas industria urbo en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi estas forte kreskanta kaj havis 15'804 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis ĝis la 31-a de decembro 2010 je pli ol 10% al 17412.

Geografio redakti

Dosiero:Volketswil-blazono.jpg
Blazono de Volketswil
Dosiero:Volketswil-gutenswil-blazono.jpg
Blazono de Gutenswil
 
Blazono de Hegnau
Dosiero:Volketswil-kindhausen-blazono.jpg
Blazono de Kindhausen
Dosiero:Volketswil-zimikon-blazono.jpg
Blazono de Zimikon

Volketswil situas en la Glattvalo norde de la urboj Uster kaj Greifensee. La urbo konsistas el la kvin municipoj Volketswil, Gutenswil, Hegnau, Kindhausen kaj Zimikon.

La vilaĝo Volketswil mem situas en la centro de la kvar aliaj vilaĝoj kaj kunkreskis kun Hegnaŭ. En la nordo iomete izolita kaj kun pli kampara karaktero troviĝas Kindhausen. Ankaŭ ankonrau kampareca tute en la oriento de la komunumo situas Gutenswil. Zimikon estas la sola vilaĝo de la komunumo, kiu situas okcidente de la aŭtovojo A53. Zimikon estas kvazaŭ urba loĝkvartalo kaj komplete kunkreskis kun la najbara urbo Schwerzenbach, kies stacidomo situas en kvinminuta pieddistanco de Zimikon.

Trafiko redakti

Volketswil estas buse bone ligita la Zurika Trafik-Unio kaj ankaŭ konektita al la nacia aŭtovojreto per propra alveturejo al la kantona aŭtovojo A53. Stacidomo ne troviĝas sur la teritorio de la komunumo, sed la stacidomoj de la najbaraj komunumoj Schwerzenbach, Uster kaj Effretikon buse estas en malmultaj minutoj atingeblaj.

Historio redakti

Unua dokumenta mencio de Volketswil okazis en la jaro 904 en donacletero al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 1402 la urbo Zuriko aĉetas la regnejon Greifensee kune kun Volketswil. Post la helveta revolucio en la jaro 1798 Volketswil estis aligita al la distrikto Uster. Ĝi refalis ankoraŭ-foje al la regnejo Greifensee por poste en 1831 definitive fariĝi parto de la distrikto Uster. En la jaro 1932 la vilaĝoj Volketswil, Gutenswil, Hegnau, Kindhausen kaj Zimikon estis kunigita al unu komunumo.

Partnera komunumo redakti

Volketswil havas komunuman partnerecon kun la montara komunumo Gadmen en la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno en Svislando.

Eksteraj ligiloj redakti