Malfermi la ĉefan menuon

Pri la komunumoRedakti

Schwerzenbach estas komunumo en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 4426 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

GeografioRedakti

Schwerzenbach situas ĉe la norda bordo de la lago Greifensee ĉe la elfluo de la rivero Glatt el la lago.

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Schwerzenbach limas en nordokcidento al Dübendorf, en sudokcidento al Fällanden, en sudoriento al Greifensee kaj en nordoriento al Volketswil.

TrafikoRedakti

 
Stacidomo de Schwerzenbach

Schwerzenbach apartenas al la Zurika Trafik-Unio. Sur ĝia teritorio troviĝas stacidomo de la trajnlinio de Uster al Zuriko-Stadelhofen kaj ankaŭ buse ĝi estas bone ligita kun la najbaraj komunumoj.

La komunumo havas aliron al la aŭtoŝoseo A53 de Brüttisellen al Uster.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Schwerzenbach datiĝas de la jaro 1064 post Kristo. En mezepoko la komunumo apartenis al la regejo Greifensee. Post la pereo de la malnova Zuriko en la helveta revolucio en la jaro 1798 Schwerzenbach fariĝis sendependa komunumo en la Kantono Zuriko, kiu ek de 1831 apartenas al la distrikto Uster.

Eksteraj ligilojRedakti

  •   Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Schwerzenbach