Schmerikon

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schmerikon (stacidomo).

Schmerikon estas komunumo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3336 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Schmerikon
Blazono de Schmerikon
Centro de Schmerikon
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj  47° 13′ 32″ N 8° 57′ 0″ O / 47.22556 °N, 8.95000 °O / 47.22556; 8.95000 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 32″ N 8° 57′ 0″ O / 47.22556 °N, 8.95000 °O / 47.22556; 8.95000 (mapo)
Areo 4,15 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 8716
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schmerikon
vdr

Geografio redakti

Ŝerikon situas ĉe la supra parto de la Lago de Zuriko je ties sudorienta fino, ĉe la enfluejo de Linth-Kanalo al la lago.

Trafiko redakti

Schmerikon situas ĉe la trajnlinioj de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Lucerno tra Rapperswil-Jona kaj Wattwil al Sankt-Galo kaj de Rapperswil-Jona al Ziegelbrücke.

Historio redakti

La unua skriba mencio de Schmerikon datiĝas el la jaro 741 en dokumento pri donaco de bienoj de la alemana nobelino Beata Landoald al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 744 Schmerikon fariĝis komplete posedaĵo de la Monaĥejo Sankt-Galo kaj poste en la jaro 1045 de la Monaĥejo Schänis. Inter la 13-a kaj 15-a jarcento Schmerikon estis sub la regado de la Grafoj de Togenburgo. En 1444 ĝi estis detruita de la zurikanoj dum la Malnova Zurika Milito kaj poste estis sub kontrolo de la Svisa Ĵurkomunumo, regita de Ŝvico kaj Glaruso ĝis la estiĝo de la Helveta Respubliko en la jaro 1798, kiam ĝi fariĝis parto de la tiama Kantono Linth. Post la fino de la Helveta Respubliko Schmerikon estis integrita en la nove fonditan Kantonon Sankt-Galon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti