Eschenbach SG

komunumo de Svislando
- La mallongigo SG en Eschenbach SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Eschenbach..

Eschenbach SG
Blazono de Eschenbach SG
Blazono de Eschenbach SG
Blazono de Eschenbach
Eschenbach
Eschenbach
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj  47° 44′ 0″ N 8° 55′ 0″ O / 47.73333 °N, 8.91667 °O / 47.73333; 8.91667 (mapo)Koordinatoj: 47° 44′ 0″ N 8° 55′ 0″ O / 47.73333 °N, 8.91667 °O / 47.73333; 8.91667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5263
Areo 13,25 km²
Alteco 485 m super marnivelo
Poŝtkodo 8733
Komunumkodo 3332
Mapo de Eschenbach
Mapo de Eschenbach
Mapo de Eschenbach
vdr

Pri la komunumo redakti

Eschenbach SG estas komunumo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 5263 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio redakti

Eschenbach situas okcidente de la urbo Rapperswil-Jona kaj norde de Schmerikon. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj Bürg, Diemberg, Ermenswil, Lütschbach kaj Eschenbach.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Eschenbach limas en nordo al Wald (ZH), en sudoriento al Goldingen, en oriento al St. Gallenkappel, en sudoriento al Uznach, en sudsudoriento al Schmerikon, en sudokcidento al Rapperswil-Jona, kaj en nordokcidento al Rüti (ZH).

Trafiko redakti

Tra Eschenbach pasas la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Rapperswil-Jona tra Ricken-Pasejo al Sankt-Galo kaj la svisa aŭtovojo A53, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Eschenbach estas atingebla per poŝtaŭtobuso ek de la stacidomo de Rapperswil-Jona en 15 minutoj.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj en Eschenbach estas ĝia baroka preĝejo kaj la Kapelo Sankta Familio de la familia fomdumo Domeisen en Bürg.

Historio redakti

Unua spuroj de homaj setlejoj estas restaĵoj el la epoko de la Hallstatt-kulturo. Inter Bürg kaj Neuhaus troviĝas ruino de kelta kaj romia kastelo. La unua skriba mencio de Eschenbach datiĝas el la jaro 775 en dokumento per kiu Cundlhoh kaj lia edzino Boazilane donacis siajn havaĵojn en la vilaĝo Esghibach al la Monaĥejo Sankt-Galo. Ĝis la 15-a jarcento Eschenbach estis kontrolita de la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1444 la zurikanoj dum la Malnova Zurika Milito bruligis la vilaĝon. Ek de la jaro 1469 ĝis la fondiĝo de la Helveta Respubliko en la jaro 1798 Eschenbach estis sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo nome de Ŝvico kaj Glaruso. Dum la Helveta Respubliko ĝi apartenis al la Kantono Linth kaj ek de 1803 ĝi apartenas la la tiam fondita Kantono Sankt-Galo.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti