Ricken (montpasejo)

(Alidirektita el Ricken-Pasejo)

Ricken-Pasejo estas montpasejo en la Antaŭalpoj, kiu ligas la Linth-Ebenaĵon kun Togenburgo en Kantono Sankt-Galo.

Ricken
Plej alta punkto de la Ricken-Pasejvojo
montpasejo
Alteco 805 m
Geografia situo CH1903: 721828 / 236550 (mapo)47.2686111111119.0486111111111Koordinatoj: 47° 16′ N, 9° 3′ O; CH1903: 721828 / 236550 (mapo)
Ricken (Kantono Sankt-Galo)
Ricken (Kantono Sankt-Galo)
DEC
Ricken
Ricken
Situo de Ricken
Ricken (Svislando)
Ricken (Svislando)
DEC
Ricken
Ricken
Situo de Ricken
Map
Ricken
Lando Svislando
Montaro Antaŭalpoj
Akvodislimo inter Turo (rivero) kaj LinthLago de ZurikoLimato
Ligas Wattwil kaj Uznach
Infrastrukturo Pasejvojo kun poŝtaŭtobuslinio
vdr

Geografio redakti

La svisa pasejo situas sur alteco de 805 m s.m. en la municipo Ricken, kies areo estas dividita inter la politikaj komunumoj Wattwil kaj Ernetschwil. Ĝi formas la kulturan limon inter la elektodistrikto Togenburgo, kiu estas orientita al Sankt-Galo, kaj la elektodistrikto See-Gaster, kiu orientiĝas pli al Rapperswil kaj Zuriko. Depende de la starpunkto oni diras "tiuj de la alia flanko de Ricken..."

Fervoja Tunelo redakti

Sub la Ricken-Pasejo kondukas la 8 km longa fervojtunelo de la Svisaj Orientaj Fervojoj.

Historio redakti

La Ricken-Pasejo estiĝis antaŭ proksimume 1000 jaroj per konstruo de piedpado por ligi la urbojn Sankt-Galo kaj Uznach. Proksimume ĉirkaŭ 1600 oni komencis larĝigi kaj transkonstrui la padon al vojo, kio tiam provokis militajn agojn inter la Togenburganoj kaj la Princabatejo Sankt-Galo. Ĝis la jaro 1918 poŝtkaleŝlinio kondukis trans Ricken, kiu tiam estis anstataŭigita per poŝtaŭtobuslinio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti