Reichenburg
Reichenburg estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 2 975 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Reichenburg | |
---|---|
Kantono | Ŝvico |
Distrikto | March |
Geografia situo | CH1903: 716453 / 225446 (mapo)47.1697222222228.9747222222222Koordinatoj: 47° 10′ N, 8° 58′ O; CH1903: 716453 / 225446 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2975 |
Areo | 11,6 km² |
Alteco | 434 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8864 |
Komunumkodo | 1345 |
GeografioRedakti
Reichenburg situas ĉe la marĝeno de la Svisaj Antaŭalpoj en la okcidenta flanko de la Linth-Ebenaĵo ĉe la trilima punkto de la kantonoj Ŝvico, Glaruso kaj Sankt-Galo. De la komunuma teritorio de 11,59 km², 3,96 km² estas kovritaj de arbaro, 6,42 km² servas al agrikulturo kaj 1,03 km² por setlado.[1]
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Reichenburg limas en nordo aliflanke de la Linth-Kanalo al Benken (SG), en oriento al Bilten respektive ek de la unua de januaro 2011 al Glaruso-Nordo (GL), kaj en okcidento al Schübelbach.
TrafikoRedakti
Sur la teritorio de la komunumo situas la aŭtovoja triangulo de la svisa aŭtovojo A3 kaj la svisa aŭtovojo A53. La komunumo disponas pri propra alveturejo al ambaŭ aŭtovojoj. La stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj estas servata de la regiona trajnlinio S2 de Ziegelbrücke al Pfäffikon, Zuriko al la Flughaveno Zuriko.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Reichenburg datiĝas el la jaro 1300 kiel Richenburg.[2] Jam en la jaro 1116 estis menciitaj posedaĵoj de la Monaĥejo Pfäfers en la hodiaŭa setlejo Hirschlen.