Tuggen

komunumo de Svislando

Tuggen estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 2 878 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Tuggen
Blazono de Tuggen
Tuggen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto March
Geografia situo CH1903: 714191 / 229140 (mapo)47.2033333333338.9458333333333Koordinatoj: 47° 12′ N, 8° 57′ O; CH1903: 714191 / 229140 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2878
Areo 15,30 km²
Alteco 409 m super marnivelo
Poŝtkodo 8856
Komunumkodo 1347
Mapo de Tuggen
vdr

Geografio redakti

Tuggen situas ĉe la sudorienta flanko de la Supra Lago de Zuriko, kaj ĉe la suda bordo de la Linth-Kanalo, kiu norde de Tuggen alfluas al la lago. La ĉefa setlejo situas sude de la montoĉeno Buechberg, kiu disigas ĝin de la Lago de Zuriko. La plej alta punkto de la komunumo estas la pinto Rotegg sur Buechberg kun alteco de 624 m s.m. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Tuggen mem ankaŭ al vilaĝetoj Bolenberg, Girendorf kaj Holeneich.

Najbaraj komunumoj redakti

Tuggen limas en nordo al Schmerikon (SG), en nordoriento al Uznach (SG), en oriento al Benken (SG), en sudo al Schübelbach, kaj en okcidento al Wangen.

Trafiko redakti

En oriento la komunumo havas propran alveturejon al al svisa aŭtovojo A53. Sudoriente de la komunumo situas la aŭtovojtriangulo Reichenburg inter A53 kaj la svisa aŭtovojo A1. Per buslinioj al la stacidomoj de Siebnen kaj Uznach la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj redakti

La baroka preĝejo Sankt-Erhard kaj Viktor estis konstruita en la jaro 1733 kaj 1734. Ĝi estis benita en 1736 sed konsekrita la 29-an de aŭgusto 1743. Unua merovinga preĝejo samloke estis konstruita jam fine de la 7-a jarcento. Sekvis 2-a preĝejo proksimume en la jaro 1100 en romana stilo kaj en la 14-a jarcento tria en gotika stilo. En la jaro 1994 la preĝejo estis renovigita kaj la altaro novkonsekrita. [1]

Historio redakti

Tuggen menciiĝis jam en la 7-a jarcento kiel MARCHA TUCCUNIE, kiu donis la nomon ne nur al la hodiaŭa komunumo sed ankaŭ al la tuta distrikto. [2]

En la jaro 610 la kristanaj misiistoj Sankta Gallus kaj Kolumbo de Lŭeuil vizitis la lokon. Ili devis tamen fuĝi, ĉar Gallus bruligis la paganajn templojn kaj ĵetis la oferdonojn en la lagon. Hodiaŭ Sankta-Gallus estas sur la blazono de la komunumo.

Ĝis meze de la 16-a jarcento La Lago de Tuggen etendiĝis ĝis al la marĝeno de la vilaĝo. Tiu lago malaperis pro landiĝo. Postrestis de la iama lago marĉo ĉe la suda marĝeno de Buechberg kaj diversaj kanaloj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti