Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

'Werrikon (prononcu verikon; en la alemana lingvo: Werrikä) estas kvartalo kaj iama civila komunumo de la komunumo kaj urbo Uster en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis proksimume 250 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Werrikon
Blazono de Werrikon
Blazono de Werrikon
Blazono de Werrikon
Werrikon
Werrikon
Werrikon
kvartalo
Kantono Zuriko
Komunumo(j) Uster
Koordinatoj  47° 22′ 10″ N 8° 41′ 45″ O / 47.36944 °N, 8.69583 °O / 47.36944; 8.69583 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 10″ N 8° 41′ 45″ O / 47.36944 °N, 8.69583 °O / 47.36944; 8.69583 (mapo)
Areo ĉ. 2 km²
Alteco 456 m super marnivelo
Poŝtkodo 8613
Situa mapo de Werrikon
Situa mapo de Werrikon
Situa mapo de Werrikon
vdr

Geografio redakti

Werrikon situas inter la efektiva urbo Uster kaj la vilaĝo Nänikon en nordo de la komunumo Uster. Inter ĝi kaj la urbo troviĝas vasta naturprotekta areo kun lagetoj kaj marĉo. La vilaĝo konservis sian kamparan aspekton. Sude de la vilaĝo pasas la fervojlinio, je kies suda flanko troviĝas malgranda industrizono, kiu ankaŭ apartenas al la vilaĝo. En Werrikon situas la preskaŭ unikaj konstruterenrezervoj de la komunumo Uster.[1]

Blazono redakti

Sur blua ŝildo, troviĝas du oraj glanoj, kiuj estas disigitaj per arĝenta rivero, kiu diagonale dividas la ŝildon. La blazono de Werrikon ne estas tradicia sed ĝi estis nove kreita en la jaro 1975 ĝis 1976.[2]

Trafiko redakti

Tra Werrikon kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 340 de Uster tra Hegnau-Volketswil al Zuriko. La teritorio de la vilaĝo estas dividita de la grava loka trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Uster al Zuriko, kiu tamen ne disponas pri haltejo sur la teritorio de Werrikon, kiu ankaŭ ne disponas pri bushaltejo. De Werrikon la stacidomo de Uster atingeblas piede en 10 minutoj. La fervoja bariero disigas la vilaĝon de la industria zono sude de la fervojlinio. Tiu bariero pro la granda trajntrafiko estas pli ofte fermita ol malfermita kaj tial la temo de multnombraj politikaj diskutoj. Jam de jardekoj estas postulita la konstruo de subpasejo, kiu tamen pro manko de mono ĝis nun ne realiĝis.

Naturprotekta zono redakti

Oriente de Werrikon etendiĝas vasta naturprotekta zono kun diversaj malgrandaj lagetoj kaj marĉo, kiu disigas la vilaĝon de la urbo Uster. La naturrezervejo estas rifuĝejo de multnumbraj minacitaj amfiboj kaj birdoj, kiel ekzemple la blanka cikonio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Werrikon datiĝas el la jaro 1250 el bienolisto de la Monaĥejo Rüti.[3] La 9-a de julio 1927 Werrikon kun la ceteraj iamaj civilaj komunumoj de Uster estis kunigitaj al la nova politika komunumo Uster.[4].

Bildoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti